Ktesibios

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvorgeno laŭ la priskribo de Herono de Aleksandrio

Ktesibios el Aleksandrio (Egiptio), malnovgreke Κτησίβιος ὁ Ἀλεξανδρεύς, (* 296 a.K. en Aleksandrio, † 228 a.K.), estis greka teknikisto, inventisto kaj matematikisto, kiu vivis en la unua duono de la 3-a jarcento a.K..

Ktesibios agis sub Ptolemeo la 1-a kaj Ptolemeo la 2-a en la Biblioteko de Aleksandrio. Li estas rigardata kiel unu el la unuaj teknikistoj entute. Lia lernanto supozeble estis Filono de Bizanco. Liajn konstruaĵojn konis Herono de Aleksandrio samkiel Vitruvio . En la barbirejo de sia patro Ktesibios instalus spegulon laŭ alteco alĝustigebla, malkovrante tiel la korpecon kaj laborkapablo de aero. Lia verko "Περὶ τῶν πνευματικῶν" (pneŭmatiko) estis vojmontra.

Kiel plej gravaj inventaĵoj siaj oni konsideras:

Funkciado de akvohorloĝo
  • Risortkatapulto (aerstreĉigilo): En (du) Bronzocilindroj oni kunpremis aeron kaj antaŭstreĉis per tiu bronzajn platrisortojn. Dum la malfermado de la valvoj la platrisortoj malstreĉiĝis kaj forĵetis per levumilo aĵojn kiel ekz. ŝtonoj.
  • Fajroestingilo (suĉ- kaj prempumpilo): La plej grava inventaĵo de Ktesibios estas la kombinita suĉ- kaj prempumpilo, kiu poste servis kune kun almuntita hoso por estingi brulegojn.
  • Akvohorloĝo kun dentoradaro: Dum kontinua akvoalfluo en fermita ujo montrilo muntita sur korka flosilo mezuris la tempon. Dentoradoj ĉe dentostangoj samtempe movis figurojn. Alia versio movigis per dentoradoj sur rotacia cilindro la horindikon kalkulitan por ĉiu tagparto. Kopio nun troviĝas en la Germana Muzeo en Munkeno.
  • Akvoorgeno: Je la akvoorgeno de Ktesibios (organon hydraulikon) oni kunpremis kiel ĉe la prempumpilo aeron por produkti tonojn. Tiu ĉi inventaĵo ege disvastiĝis en la antika Romio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]