Manu Chao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jose-Manuel Thomas Arthur Chao
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1961
en Parizo, francio
Lingvoj portugalahispanafrancaanglagalega
Loĝloko Barcelono
Ŝtataneco FrancioHispanio
Familio
Patro Ramón Chao Rego
Frat(in)o Antoine Chao
Okupo
Okupo kantaŭtorokantistomuzikproduktistomuzikistogitaristo • surstrata artisto
TTT
Retejo http://www.manuchao.net/
vdr

Manu Chao [MAnu ĈAo](naskiĝis Jose-Manuel Thomas Arthur Chao la 21-a de junio 1961 en Parizo - ) estas kantisto kaj muzikisto de Francio, kiu ekiĝis grava figuro de la franca Rok-muziko, kun sia grupo Mano Negra, kaj latina muziko kiun ekde pluraj jaroj koncertas ĉirkaŭ la mondo sole aŭ kun la grupo Radio Bemba, kunlaboranta kun aliaj multaj artistoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Manu Chao naskiĝis la 21-a de junio 1961 en Parizo. Lia patrino, Felisa, venas el Euskadi kaj lia patro, Ramón, eldevenanta de Galegio, estas verkisto kaj ĵurnalisto en RFI por Latinameriko; Ramón Chao ricevis edukadon de klasika piano. Liaj gepatroj forfuĝis la diktaturon de Franko kaj sidis en Parizon.

Li havis fraton de du jaroj pli aĝa, Antoine. Iom post la naskiĝo de Manu, la familio translokiĝis en (Boulogne-Billancourt post Sèvres).

En 1971, Ramón instruis al siaj filoj la pianon, instrumento, kiun ili formetis anstataŭ gitaro por Manu kaj baterio por Antoine. Manu eniris en muziklernejon. Je 18 jaroj li obtenis la baccalaureat kaj decidis iĝi muzikisto.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ Joint de culasse, Hot Pants, Los Carayos kaj Mano Negra.