Virino de Elling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virino Elling
Rekonstruo de la hararanĝo kaj de la pelto de la virino de Elling

La virino de Elling (dane: Ellingkvinden) estas ina marĉomumio. La virino estis entombigita en marĉo apud Silkeborg en Danio en la antaŭ-romia ferepoko.

Trovo[redakti | redakti fonton]

En Bjaeldskovdal, torfejo 10 km okcidente de Silkeborg, la kamparano Jens Zakariassen trovis dum torffosado en la jaro 1938 homan kadavron. Ĉar jam en 1927 oni trovis marĉomumion en tiu regiono, Zakariassen rekonis tuj, ke temis pri arkeologia trovaĵo kaj avertis la rilatajn administraciojn.

Esploro[redakti | redakti fonton]

La relative bone konservita mumio estis transportita en la danan nacian muzeon en Kopenhago. Tie oni malkovris, ke temis pri ina kadavro, kiu estis parte vestita de mantelo el ŝaffelo. Ĉirkaŭ la kruroj estis volvita peco de bovoledo, kiu eble apartenis al alia mantelo.

Post la esplorado, la virino de Elling estis desegnita, fotita kaj konservita en la nacia muzeo.

Nur en 1976 oni esploris ŝin denove en la muzeo de Silkeborg. La korpo pro manka konservado intertempe sekiĝis, sed oni povis ankoraŭ esplori ĝin. Ĉeestis leĝaj medicinistoj, radiologoj kaj dentisto.

La virino[redakti | redakti fonton]

Oni konstatis dum la esploro, ke la virino de Elling estis ĉirkaŭ 30-jara kiam ŝi mortis kaj tute sana. Ne troveblis indicoj pri antaŭaj malsanoj. La kaŭzo de la morto estis plej verŝajne pendumostrangolado: ĉe la kolo troviĝis markoj, kiuj ekzakte kongruis kun la trovita leda ŝnuro. Tiel la virino de Elling estis, kiel la en 1950 nur 90 metrojn pli fore trovita viro de Tollund, strangolita homofere kaj enmarĉigita.

Karbono 14 indikis, ke la enmarĉigo okazis ĉirkaŭ -210 (± 70 jaroj).

Hararanĝo[redakti | redakti fonton]

Vestaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Christian Fischer Der Tollund-Mann und die Elling-Frau. Silkeborg Museum
  • Wijnand van der Sanden Mumien aus dem Moor - Die vor- und frühgeschichtlichen Moorleichen aus Nordwesteuropa. Drents Museum / Batavian Lion International. Amsterdam 1996. ISBN 90-6707-416-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 56° 9' 54" N, 9° 23' 35" O