Torffosado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
torffosado en la marĉo Wurzacher Ried
fosita torfo en Sümoslesfehn (Landkreis Oldenburg)

Torffosadodetorfigado estas la subĉiela ekspluatado de torfo. tiu organika material, kiu estiĝis en marĉoj el mortintaj plantoj, servias kiel malaltenergia brulaĵo, kiel substrato por kultivi plantojn, kiel pliboniga substanco por la aerumado de la grundo en hortikulturo kaj ĝardenumado kaj por farado de tekstilfibroj kaj por medicina kuracado.

Torffosado kaj mediprotektado[redakti | redakti fonton]

Malnova digo por evoluigi la marĉon Hohen Moor apud Stade

La torfekspluatado grandparte reduktiĝis dum la lastaj jaroj pro multaj kialoj. La unua kialo estas, ke la koncerna marĉo devas esti sekigita per deakvigaj fosaĵoj, antaŭ la komenciĝo de la torffosado. Tiu havas havas gravan negativan efikon al la akva mastrumado de la koncernantaj regionoj. Due la konsciiĝo pri la protekto de specioj kreskis dum la jaroj. La plej multaj specioj de la marxaj flauro kaj faŭno estas rigardataj kiel minacitaj, eĉ grave minacita. Trie pro pejzaĝprotektaj kialoj oni volas konservi la originaj vivejoj. Kaj laste la la gajno el la torfekspluatado apenaŭ kovras la elspezojn, ĉar la grandaj torfejoj elĉerpiĝis kaj nur restas la etaj, kies ekspluatado ne valoras. Krome altenenergiaj brulaĵoj transprenis grandparte la funkcion de torfo kiel brulaĵo.

Torfejoj kreskas tre malrapide. Nedamaĝitaj marxoj havas pojaran kreskon de nur 1 mm. Tio sinifas, ke dum 1000 jaroj estiĝis nur unu metro da torfo. Pro tio kreskomalrapideco la renaturigado daŭras tre longe. Tial – minimume en Mezeŭropo la ŝtatoj nur permesas detorfigado sub striktaj kondiĉoj.

La torffosado[redakti | redakti fonton]

Permana torffosado[redakti | redakti fonton]

inundita iama iama torffosejo en la marĉo Hohes Moor apud Stade

En la modera klimatzono la torffosado estas pruvebla jam de 3000 a. K.. Antaŭ la torffosado la homoj devias deakvigi la marĉon per densa reto de fosaĵoj kaj pere de sistemo de etaj digoj kun vojoj inter la ankoraŭ ekzistantaj marĉaj areoj kaj la sekigitaj kaj sentorfaj areoj. Kiel unua oni per ŝpato forigas la turfon. poste per ŝovelilo oni levis la blanktorfo. La pli profunda tavolo de la bruntorfo estis pikita per speciala pikfero en tufecaj pecoj. La ĉefaj aĉetantoj de tiu bruntorfaj pecoj estis bakistoj. Tial ĝi ricevis la nomon „bakista torfo“. La torffosado estis tre peza laboro. La torfpecoj estis plej ofte transporititaj de infanoj al loko, kie ili povas sekiĝi. Tie la infanoj staplis la torfon por ke ĝi povas sekiĝi. La torfo sekiĝis dum la tuta somero. La sekigitaj torfpecoj tiam ne nur estas multe pli malbezaj, sed ankaŭ forte ŝrumpitaj.

Pro la relative alta brulvaloro la plej suba tavolo de la nigra torfo estis la plej valora.

Mekanigita torffosado[redakti | redakti fonton]

maŝino por Forpreni la plej altan tavolon de torfejo en Wiesmoor

Elsde 1800 la homa laboro estis anstataŭigita pli kaj pli de maŝinoj. Same kiel antaŭe la unua paŝo estis la sekigado de la torfejo. Poste speciala maŝino forprenis la supran tavolon , ĉirkaŭ 50 cm dika tavolo el plantoj, humo kaj blanktorfo. Nun helpe de elkavatoroj oni elfosas la torfon, precipe la nigran torfon. Post la detorfigado per profundplugiloj oni profunde miksis la torfrestojn kun la pli profunda tavolo de sablo. Post tiu rigolado oni komencis uzi la terenon por kultivi agrokulturajn plantojn.

Ekonomia signifo de la torffosado[redakti | redakti fonton]

ŝanĝo de la pejzaĝo pro torffosado ĉe la marĉo Totes Moor nordoreinte de la lagi Steinhuder Meer (2007)
permaŝina torffosado en Orienta Frislando

El fruaj fontoj ni scias, (ekzemple de Plinio la Maljuna), ke torfo jam estis uzita de longe ĉe la Nordmara bordo kiel brulaĵo. La energienhavo estas pli malalta ol tio de brunkarbo, sed pli bona ol ligno. Pli vasta uzo de torfo kiel brulaĵo komencis ekde ĉ. 1750 pro la malabundo de ligno. La uzo de torfo por hejtceloj daŭris ĝis ĉirkaŭ 1900 kiam ĝi estis anstataŭata de karbo.

Parte la torfo estis transformata al torfkarbo, la proceso egalas al tio de la farado de lignokarbo. Torfkarbo havas brulvaloron de pli ol 20 MJ]]/kg, kial ĝi ankaŭ estis uzata por fandi ercon. Post la reforstado de la arbaroj kiuj estis dearbigitasj dum la industriigado la bezono malkreskis.

La hodiaŭaj plej gravaj torfproduktantaj landoj estas en Eŭropo Suomujo, Svedujo, la Baltaj landoj, Irlando kaj Germanujo rspektive la eŭrpan parton de Rusujo. En Rusujo, Suomujo kaj Irlando torfo ankoraŭ estas uzata por hejti, entute ĉ. 50 % de la en Eŭropo (sen Rusujo) ekspluatata torfo estas bezonata por energia uzado

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]