Marĉkultivado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
mamuta plugilo por plugi marĉojn ĝis dikeco de 145 cm

marĉkutivado estas kultivigi marĉajn grundojn por ricevi agrikulturajn areojn por kultivi utilplantoj por la homa nutrado. Depende de la marĉotipo kaj la situo evoluiĝis – precipe en Nederlando ka norda Germanujo- diversajn metodojn de la kultivigado de marĉoj.

Altmarĉoj[redakti | redakti fonton]

Marĉbruliga kulturo[redakti | redakti fonton]

La marĉbruliga kulturo okazis ekde la 16a jarcento, unue en Nederlando kaj poste ankaŭ en Germanujo. La pluvmarĉaj areoj estis deakvigitaj malprifunde antaŭ la vintro. En la sekvanta printempo oni bruligis la areon. Poste oni disemis tritikon, arvenon aŭ fagopiron en la ankoraŭ varman cindron. La ventodirekto kaj la al profundo pli granda malsekeco plimalsekecon de la marĉa grundo reguligis la flamojn. La tiel maniere ricevita areo povas esti kultivata ses jarojn. Poste necesis 30-jara novalo. Poste la marĉoj evoluiĝis al marĉerikejoj. Pro la ĝenado de la forta fumo kiu okazas dum tiu metodo, ĝi estas malpermesita en Germanujo ekde 1923.

„Fehn“-kulturo[redakti | redakti fonton]

Tiu kultiviga metodo evoluiĝas en Nederlando kaj estis farata ankaŭ en nordokcidenta Germanujo ekde la 17a jarcento. Kiel unua germana marĉkultivigado fondiĝis 1630 la Fehn-kolonio Papenburg. Ĉe tiu kultiviga formo oni konstruis unue ŝipeblajn kanalojn, ofte ankaŭ kun flankajn kanalojn. Per tio la allimajn marĉajn areojn povas esti deakvigataj parte. La setlistoj fosis la pli malsupre kuŝanta nigran torfon sekigis ĝin kaj transportis ĝin per velŝipoj (nomata Tjalk en la frisa lingvo)) por vendi ĝin kiel konstrumaterialo. Reveturante la ŝipoj tranportis riverŝlimon. Tiun oni miksas kun la blanktorfo kaj la mineralan grundon. Poste la nova grundo estas kultivebla Ambaŭflanke de la kanaloj estiĝis tipaj setlejo.

Germana Altmarca Kulturo[redakti | redakti fonton]

La marĉbruliga kulivigado estas ekde 1877 anstataŭigita de la „Germana Altmarĉa Kulturo (Deutschen Hochmoorkultur). La altmarĉo estis senakvigita, la vegtaĵaro forigita, la grundo sterkigita kaj tuj kultivata. Detorfigado kaj miksado kun la subgrunda minerala grundo ne okazis. Tiu metodo estis la antaŭkondiĉo por grandskala intensiva agrokulturo kaj setlado de vastaj areoj. Dum multjara kultivado okazis kompaktigon de la grundo kaj per tio al aermanko en la grundo. Tial sur tiuj areoj ankoraŭ nur eblas utiligado kiel herbejo aŭ paŝtejo. Sekve de la utiligado de marĉoj estiĝis en nordokcidenta Germanujo 250 marĉkoloniojn.

Sablo-Miksa Kulturo[redakti | redakti fonton]

Post la Dua Mondmilito nur malgrandaj marĉoj estis kultivigitaj. Pere de profundplugado ĝis 1,8 m profunda sablaj kaj torfaj tavoloj estis renversigataj. tiuj oblikvaj tavoloj plibonigis la tralaseblecon, akvomastrumadon kaj profundecon.

Malsupra Marĉo[redakti | redakti fonton]

Marĉdiga Kulturo[redakti | redakti fonton]

La metodo de marĉdiga kulturo deakvigaj fosaĵoj estis konstruataj tra malaltmarĉoj. Sur la surfaco de la marĉoj oni metis tavolon de malfajna sablo, kiu estis sterkigita kun kalifosfato. El la malgranda elvaporiga povo, el la pli alta grundtemperaturo kaj el la malgranda kresko de fiherboj rezultis altan pligrandigon de la rikoltaĵoj.

Nigra Kulturo[redakti | redakti fonton]

Ĉe tiu metodo la surfaco de malalta marĉo plufoje estas prilaborita, sterkigita, precipe kun fosforo/fosfato, kalio kaj kalko kaj fine glatigita per kamporulo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Moor- und Torfkunde, hrsg. v. Karlhans Göttlich unter Mitarb. von Fritz-Rudolf Averdieck. 2. Aufl. Stuttgart: Schweizerbart, 1980. ISBN 3-510-65317-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]