Josip Pleadin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Josip Pleadin
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1958 (1958-09-03) (65-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kroatio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Josip PLEADIN (kromnomo: Joĵa) estas kroata esperantisto. Li naskiĝis la 3-an de septembro 1958 en Đurđevac. Ekonomikan mezlernejon frekventis en Bjelovar. Esperantistiĝis aŭtodidakte en 1977 kaj poste partoprenis kurson ĉe Jim Cushing. En 1979 eklaboris en profesia esperantista entrepreno Internacia Kultura Servo en Zagreb, unue kiel presisto poste kiel kompostisto. En 1977 li fondis Esperanto-klubon en Đurđevac, kies prezidanto kaj sekretario li estis dum 1977 respektive 1980. Gvidis Esperanto-kursojn en Elementa lernejo en Đurđevac, poste gvidis kursojn ankaŭ aliloke (BJelovar). Propagandis Esperanton ĉe Radio-Đurđevac, estis kuneldonanto kaj teknika redaktoro de la loka E-gazeto “Koko”. El la kroata tradukis 8 novelojn de G. Karlovčan kiuj aperis en “Novelaro”, eldonita de la loka klubo. Estis reprezentanto de Bjelovara regiono en la Prezidantaro de KEL en 1980. En 1982 li fariĝis UEA-delegito por Đurđevac kaj en tiu funkcio restis ĝis nun. En la Kunordiga komitato de esperantistoj en Bjelovara regiono li aktivis kiel prezidanto (1982). Profesie laboris por Esperanto en IKS ĝis la jaro 1986. Fariĝis privata entreprenisto en grafika fako. Posedas presejon kaj eldonejon “Grafokom” kiu ekde sia ekesto en 1986 produktis multajn eldonaĵon en Esperanto (“Jugoslavia Stelo”, “ZELano”, “Koko”, “Tempo”, diversaj broŝuroj kaj libroj). Kompostis librojn por aliaj eldonistoj , el kiuj elstaras Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino. Dum certa periodo estis redaktoro de “Tempo” (1990-1991).

Multe tradukis, el kio nur parto publikiĝis. Libroforme aperis: “Novelaro”, “Porijeklo i život jezika esperanta” (kroatigo de la verko de Petro Stojan), “La kamaradaro de Petro Nodeto” (infanromano de Mato Lovrak, 1998, kadidatiĝis por Infanlibro de la jaro), tri eldonoj de E-vortaro “10.000 vortoj” (en kiu li verkis kroata-Esperantan parton, 1-a eldono en 1989, 2-a eldono en 1992, 3-a eldono en 2004). Multaj liaj tradukoj aperis en diversaj periodaĵoj, ĉefe en “Koko” (1991-92), el kio plej gravas “Dom’ de pesto” (de Šenoa), “En torturado” (Krleža, el “Baladoj de Peĉjo Kerempuh”). Verkis diversajn priesperantajn artikolojn kaj aparte interesiĝas pri historio de Esperanto enlande, kiun li esploradis, kolektis dokumentojn kaj aperigis artikolojn diversloke. Posedas riĉan E-kolekton (pli ol 1500 librojn kaj multajn jarkolektojn de diversaj gazetoj, inter kiuj preskaŭ kompletan de E-gazetoj aperintaj en Kroatio kaj eksa Jugoslavio).

Vizitis IJK en Rauma (Finnlando), UK en Roterdamo (1988), Vieno (1992), Berlino (1999, Tel-Avivo (2000), Zagrebo (2001) kaj Florenco (2006), IFEF-kongreson en Skopje kaj plurajn naciajn kongresojn kaj E-aranĝojn. Dum certa tempo gvidis libroservon de E-klubo “Koko” en Đurđevac, kiu liveris eksterlandajn librojn al enlandaj esperantistoj kaj mem eldonis. Prezidanto de LKK kaj ĉefa organizanto de la 4-a kongreso de kroataj esperantistoj (Đurđevac, la 27-an de majo 2000). En la UK de Tel-Avivo (2000) estis redaktoro de la oficiala kongresa kuriero “Stel-Avivo senpaŭze” (7 numeroj). Membro de LKK de la 86-a UK en Zagrebo (Esperantlingva informado, redaktoro de la kongresa kuriero “Zagreba Albumo”). En periodo 2002-2005, heredis samideanon Ivica Špoljarec en la funkcio de ĉefdelegito de UEA por Kroatio.

Grafike redaktas la oficialan gazeton de Kroata Esperanto-Ligo "Tempo" de post la UK en Zagrebo kaj presas ĝin. En 2002 aperigis ampleksan verkon "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj" kaj en 2006 la furoran biografiaron pri Esperantlingvaj verkistoj "Ordeno de Verda Plumo". Komence de 2006 dediĉis sin al intense kolektado de materialo por sia Esperanto-kolekto kun la celo fondi nacian Esperanto-arkivon kaj verki ampleksan kaj bone dokumentitan historion de la enlanda Esperanto-movado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 2002: Pleadin, Josip. Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj. Đurđevac: Grafokom 2002, p. 117-118. ISBN 953-96975-0-6 (kun foto)
  • 2006: Pleadin, Josip. Ordeno de verda plumo (leksikono ne pri la verkarp (antologio), sed pri la personeco de esperantlingvaj verkistoj), Đurđevac: Grafokom 2006, 272 paĝoj. ISBN 953-96975-5-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]