Teodoro Beza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teodoro Beza
Persona informo
Théodore de Bèze
Naskiĝo 1519
en Vézelay
Morto 13-an de oktobro 1605 (1605-10-13)
en Ĝenevo
Religio protestantismo vd
Lingvoj latinameza francaantikva greka vd
Ŝtataneco FrancioRespubliko de ĜenevoSvislando vd
Alma mater Malnova Universitato de Orléans • Universitato de Orleano vd
Profesio
Alia nomo Benedictus Passavantius • Nathanael Nezekius • Frangidelphe Escorche-Messes • Christianus Hessiander • Vincentius Justinianus • Thrasibule Phénice • Eusebius Philadelphus • Challonay vd
Okupo teologo • tradukistoverkisto • universitata instruisto • dramaturgo • tradukisto de Biblio • himnoverkisto • religiulo • poeto • historiisto • Protestanta reformisto • pastoro • gimnazia instruisto vd
Laborkampo teologiohistoriopoezio vd
Aktiva en Ĝenevo vd
Doktoreca konsilisto Melchior Volmar vd
Verkado
Verkoj De iure magistratuum vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Théodore DE BÈZE (naskiĝis la 24-an de junio 1519 en Vézelay, mortis la 13-an de oktobro 1605 en Ĝenevo) estis franca teologo kaj kalvinisto.

Junaĝaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Vézelay en familio kiu ekspluatis arĝentajn minojn. Lia patro, Pierre de Bèze, reĝa guvernisto de Vézelay, devenis el grava burgonja familio ; lia patrino, Marie Bourdelot, estis konata pro sia donemo. Lia patro Théodore havis du fratojn : unu, Nicolas, estis membro de la Pariza parlamento ; la alia, Claude, estis abato de la cisterciana monaĥejo de Froimont en la episkopujo de Beauvais. Nicolas estis fraŭlo célibataire kaj, dum vizito en Vézelay, li fariĝis tiel kontenta pri Théodore, ke kun la permeso de liaj gepatroj, li lin kondukis al Parizo, por ke li estu tie instruita. El Parizo, Théodore estis sendita al Orléans en decembro 1528 pour ricevi la instruadon de la fama germana humanisto Melchior Wolmar. Li estis akceptita en la domon de Wolmar, kaj la tagoj kiam tio okazis estis poste festita kiel dua naskiĝtago.

La juna Théodore de Bèze baldaŭ sekvis sian mastron al Bourges, el kie volis lin la dukino Marguerite d'Angoulême, fratino de Francisko la 1a. Bourges estis en Francujo unu el la lokoj, kie blovis plej forte la vento de la Reformacio. Kiam, en 1534, Francisko la 1a publikigis sia dekreton kontraŭ la novaĵoj en la Eklezio, Wolmar revenis en Germanujon, dum laŭ la deziro de lia patro Bèze revenis al Orléans por studi la juron, kion li faris dum kvar jaroj (1535-1539). Tiu okupado lin allogis malmulte; li preferis la legadon de la klazikaj aŭtotoj de la Antikvaĵo, aparte Ovido, Katulo kaj Tibulo. Li estis diplomita en juro la 11an de aŭgusto 1539 kaj, konforme kun la deziro de lia patro, iris la Parizo, kie li komencis praktiki. Liaj gepatroj jam obtenis por li du beneficojn, kies enspezoj estis je 700 oraj kronoj ĉiujare; kaj lia onklo romesis fari lin sia sukcedonto.

En Parizo, Bèze pasigis du feliĉajn jarojn kaj obtenis gravecon en la belatraj rondoj. Por savi sin el la multaj tentiĝoj, kiuj lin ĉirkaŭis, li fianĉiĝis en 1544 kun junulino de simpla deveno, Claudine Denoese, prometante fari tiun devontigon publika, tuj kima la cirkumstancoj tio ebligos. Li publikigis latinan poemaron, Juvenilia, kiu lin faris fama, kaj li estis opiniata unu el la plej bonaj aŭtoroj en latina poezio de sia tempo.

Sed li fariĝis malsana ka, en sia fizika pramateco aperis al li liaj spiritaj bezonoj. Iom post iom li alvenis al la kono de la saviĝo en Kristo, kiun li akceptis kun ĝoja fido. Li tiam decidis tranĉi la ligojn al la mondumo kaj iris al Ĝenevo, kiu urbo estis rifuĝejo por la evangeliaj kristanoj (alidire por la adeptoj de la Reformacio). Li alvenis tie kun Claudine la 23an de oktobro 1548.