Mohamed Ahmed-Chamanga
Mohamed Ahmed-Chamanga | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1952 (72-jaraĝa) en Komoroj | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Komoroj vd | |
Profesio | ||
Okupo | lingvisto • verkisto • politikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Mohamed AHMED-CHAMANGA (n. en 1952 en Ouani) estas komora lingvisto, verkisto, profesoro kaj politikisto.
Li ĉefe dediĉis sian vivon al la famigo de sia denaska komora kulturo, kaj li en 2006 kandidatiĝis por la prezidenta baloto de sia lando[1].
Post liaj duagradaj studoj, li ricevis diplomojn pri la svahila kaj araba lingvoj, kaj vojaĝis al Madagaskaro kaj Francio, kie li studadis lingvistikon. Li kreis en 1976 metodon por transskribi la komoran lingvon, kaj ekverkis artikolojn pri tiu dialekto. Li poste publikigis sian tezon, titolitan Le Shindzuani (Comores) : Phonologie, morphologie, lexique (1991).
Ahmed-Chamanga nun estas profesoro pri la komora lingvo en la "Institut National des Langues et Civilisations Orientales" de Parizo.
Verkaro[redakti | redakti fonton]
- Dictionnaire français-comorien
- Lexique comorien (shindzuani)-français
- Contes comoriens de Ngazidja
Notoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- france Mohamed Ahmed-Chamanga: BiblioMonde Arkivigite je 2015-09-19 per la retarkivo Wayback Machine
- france Bibliografio