Balkono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La fama balkono de Julieta en Verono.

Balkono (el la itala balcone) estas arkitektura ero, kiu konsistas el horizontala platformo elstaranta el la muro de konstruaĵo. Balkono situas plejofte ekster la koncernita konstruaĵo, sed povas ankaŭ situi interne de ĝi, en granda ĉambro (ekzemple en teatrejo) aŭ en fermita korto.

Laŭ Francisko Azorín balkono estas Plata elstaraĵo ĉe domfasado, ĉirkaŭita de balustrado k. komunikiĝanta kun la interno.[1] Kaj li indikas etimologion el latina palcus,[2] kaj poste derivaĵo balkonado, kiel Balkonego, etendiĝanta du aŭ pli etaĝaperturojn.[3]

La plej fama balkono estas sendube tiu de la ŝekspira tragedio Romeo kaj Julieto.

Kelkaj diktatoroj aŭ alitipaj aŭtoritatoj fame diskursis el balkonoj, kiel simbolo ke malantaŭ ili staras la palaco kiel centro de ilia povo. Tiuj estis la okazoj ĉe Francisco Franco, Mussolini, la urbestro de la hispana filmo Bienvenido, Míster Marshall ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 106.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.