Peter Zoffmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Peter Zoffmann
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1877 (1877-01-25)
Morto 30-an de novembro 1970 (1970-11-30) (93-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Peter ZOFFMANN estis dana esperantista pioniro kaj socialdemokrato, urba ĉefkasisto en Koldingo (de 1902 ĝis 1920 instruisto). Naskiĝis la 25-an de januaro 1877 en Haderslevo. Prezidanto de la centra biblioteko en Koldingo. Kunlaboranto de verko pri Karl Marx. Pergazeta propagandisto, aŭtoro de lernolibro kaj Esperanto-Dana kaj Dana-Esperanto Vortaroj.

En 1902 Zoffmann komencis lerni Esperanton. Oni raj­tas supozi, ke neniu ankoraŭ aktiva esperantisto komencis tiel frue en Danio. La komenco estis malfacila, ĉar li sciis pri neniu lernolibro en la dana lingvo kaj tial devis havigi al si svedlingvan, kaj fakte daŭris gis 1910, antaŭ ol li atingis rezulton. En tiu jaro li komencis korespondi kun ekster­landanoj, kaj per vizito de ĉeha instruisto li akiris parolan rutinon. Poste, kiam li en 1912 ricevis sti­pendion por vojaĝo kiel desegna instruisto en Bohemio, li ricevis la plej fortan instigon. Per la delegito-sistemo de la Esperanto-movado li, kiu ne sciis la ĉehan lingvon, povis aranĝi la vojaĝon tiel, ke li parolis nur Esperanton. Sian entuziasmon pri Esperanto Zoffmann konkretigis per eldonado de lernolibro (1918) kaj vortaro (1922).

La 22-an de novembro 1952 la Esperanto-Klubo de Kolding aranĝis festeton okaze de unika jubileo de la honora membro de la klubo, eksa urbkasi­sto P. Zoffmann. Li mortis en 1971.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1918: Esperanto: Lærebog for Begyndere / af P. Zoffmann. Kolding: Hansen 1918, 62 p.
Citaĵo
 Unua lernolibro de Esperanto por Danoj. 
— Belga Esperantisto n077-078 (jul-aug 1921)
  • 1922: Esperanto-Dansk og Dansk-Esperanto Ordbog. Kolding: Chr. Hansen, 1922, 160 p. 20x13 cm