Saltu al enhavo

Ordinara koturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara koturno
Ordinara koturno
Ordinara koturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Coturnix
Specio: C. coturnix
Coturnix coturnix
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj  Enkondukis  Verŝajne formortinta kaj enkondukis
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Enkondukis
  •  Verŝajne formortinta kaj enkondukis
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Enkondukis
  •  Verŝajne formortinta kaj enkondukis
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Ordinara koturno aŭ foje ankaŭ komuna koturno, Coturnix coturnix, estas specio de malgranda birdo el genro Coturnix, de la familio de Fazanedoj. Ĝi estas disvastigata kaj troviĝas en partoj de Eŭropo, Azio kaj Afriko, kun kelkaj agnoskataj subspecioj. Ili estas ankaŭ bredataj kaj kaptataj kiel kortobirdo en kelkaj partoj de la mondo kaj por ovoj kaj por viando.

    La birdo grandas ĉ. 17 cm, similas al Griza perdriko, sed estas pli malgranda. Ĝia plumaro estas flavecbruna, sur la dorso kun densa flavecblankaj kaj nigraj strietoj. La ventro estas hela, sur la flanko estas helaj kaj malhelaj horizontalaj strioj. La kaposupro estas malhelbruna, la vanga kaj brova zonoj estas blankecaj. La inbirdo havas flavetan gorĝon (la masklo helan mentonon) kun densaj makuloj sur la brusto.

    Kiel necese pro la migranta naturo, ĝi havas longajn flugilojn, malkiel la tipaj mallongflugilaj ĉasbirdoj.

    Ĝi flugas pli malrapide kaj malalte ol la perdriko. La Ordinara koturno ŝatas la platajn agrikulturajn lokojn, paŝtejojn, herbejojn. Ĝi estas migra birdo, travintrumas en norda Afriko.

    Ĝi estas surterema specio, kiu manĝas semojn kaj insektojn surgrunde. Ĝi estas ege malfacile videbla, ĉar kaŝiĝas en terkultivejoj, kaj malemas ekflugi, preferante kaŭriĝi anstataŭe. Eĉ ekflugigita, ĝi sintenas malalte kaj tuj falas al ŝirmejo. Ofte la ununura indikilo de ties esto estas la ripeteca kanto priskribita angle kiel "wet-my-lips" (malsekigu miajn lipojn) distinga de la masklo. La alvoko estas elsendata ĉefe mateniĝe, vespere kaj foje nokte. Ĝi estas tre migranta birdo, malkiel plej parto de ĉasbirdoj.

    Reproduktado

    [redakti | redakti fonton]

    Kiam ĝi atingas la aĝon de 6–8 semajnoj, la koturno ekreproduktiĝas en malfermaj plugeblaj teroj kaj herbejoj tra plej parto de Eŭropo kaj Azio; la ino demetas 6-13, sed ankaŭ ĝis 56 ovojn en surgrunda nesto. La eloviĝo okazas post 16–18 tagoj. La birdo kovas la ovojn dum 16 tagoj, dufoje en jaro. La idoj tuj forlasas la neston.

    Kanto de la ina Ordinara koturno, Coturnix coturnix, similas kvakadon. La kanto de la vira birdo estas ŝablona: tri silaboj klaraj kaj laŭtaj, fojfoje interpretitaj de la popola tradicio, ekzemple en Francio oni aŭdas ilin diri Paye tes dettes (pe te det) = "Pagu viajn ŝuldojn", Wet my lips (vet maj lips) = "Malsekigu miajn lipojn" angle aŭ Bück den Rück (bujk den rujk) = "Kurbigu la dorson" germane.

    Tiu kanto estas ege aprecata de la uzbekoj, kiuj kaptas koturnojn kaj tenas ilin en belaj punte ornamitaj kaĝoj por aŭskulti ilin konstante.

    Subspecioj

    [redakti | redakti fonton]

    Tiu specio estis unuafoje priskribita de Linnaeus en sia verko de 1758 Systema naturae kiel Tetrao coturnix.[1] La eŭrazia raso, C. c. coturnix, vintrumas suden en afrika Sahelo kaj Barato. La afrika raso, C. c. africana, vintrumas en Afriko, kie kelkaj moviĝas norden el Sudafriko. La Komuna koturno de Madagaskaro kaj Komoroj apartenas al la sama afrika raso. La nombra[2] populacio de Kaboverdo, tamen apartenas al aparta raso, C. c. inopinata, dum tiuj de Kanarioj, Madejro kaj Acoroj apartenas al raso C. c. confisa.[3]

    Kvankam oni priskribis pliajn subspeciojn, en la aktualo oni agnoskas jenajn kvin:[4][5]

    • C. c. coturnix (Linneo, 1758) - estas la nomiga formo kiu reproduktiĝas en Eŭropo, Nordafriko, Okcidenta kaj Centra Azio; kaj vintrumas en Ekvatora Afriko kaj orienta Barato.
    • C. c. conturbans Hartert, 1917 - endemia de insularo Azoroj.
    • C. c. inopinata Hartert, 1917 - endemia de insularo Kaboverdo.
    • C. c. africana Temminck kaj Schlegel, 1849 - vivas en subsahara Afriko, Madagaskaro, Komoroj kaj Maŭrico. Tiu formo estas tre simila al la nomiga, sed kun la supraj partoj pli malhelaj.
    • C. c. erlangeri Zedlitz, 1912 - en Orienta Afriko, el Etiopio ĝis Zimbabvo. Tiu formo estas la plej malhela de ĉiuj formoj. La maskloj estas ruĝecaj vizaĝe, gorĝe kaj en malsupraj partoj.

    Delonge oni konis la ekzistadon de plurmorfismo ĉe koturno pri la koloro, ĉefe ĉe maskloj, kies gorĝoj povas esti ĉu helaj ĉu malhelaj. [6] Ĵusa studo pri la genomo de la specio malkovris surprizajn rezultojn: nome la variado rilatas al inverto en la ĉeno de DNA de unu kromosomo, okazinta antaŭ almenaŭ unu miliono da jaroj; tio ne malhelpas la interreproduktadon de la individuoj kiuj havas tion kun tiuj kiuj ne havas ĝin, sed ja la rekombinadon de iliaj genaron en la idoj. Tio rezultas en la pluiĝo de la stirpoj. Tio tuŝas ne nur la koloradon, sed ankaŭ la korpan grandon kaj la migrajn kutimojn. La studo fakte konfirmis la iamajn sciarojn, ke la birdoj kun kromosoma inverto estas pli grandaj kaj migras malpli longdistance. Tio okazas en sudokcidenta Hispanio, Maroko, Kanarioj, Madejro kaj Kaboverdo, precize kie oni konis la ekzistadon de nemigrantaj koturnoj.[7]

    Eliro 16:1-13 rakontas kiel la migrantaj judoj estis mirakle vizititaj de migrantaj koturnoj kio savis ilin de malsatmorto. Ĝi estas ankoraŭ multe ĉasata kiel ĉasmanĝo survoje tra la areo de la Mediteraneo. Tiu specio lastatempe vidis pliiĝon en sia propagado en Usono kaj Eŭropo. Tamen plejparto de tiu pliiĝo okazis ĉe ŝatokupantoj.

    Estas tri vojoj por bredi koturnojn: nome oni povas aĉeti plenkreskulojn, idojn aŭ kovotajn ovojn. La eloviĝa proporcio de koturnaj ovoj estas ĉirkaŭ 60 % kaj ĝenerale duono el ili estos junaj virkokoj. Simila proporcio kutime okazas ĉe unutagaj idoj, ĉar ne eblas seksigi ilin almenaŭ ĝis post du semjanoj de aĝo. Je tiu aĝo, plejparto de maskloj ekmontras sian distingajn kolordiferencojn. La maskloj havas ruĝecajn brustoplumojn kaj inoj estas makulecaj kaj grizecaj. Por bredado oni devas separi la virkokojn kaj la inojn ju pli rapide eble. Kaj ne estu altajn kaĝojn nek malmolajn supraĵojn ĉar birdoj tendencas ekflugi rekte kaj povas mortiĝi kontraŭ; prefere la tegmento estu mola.

    Aliaj projektoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 161. “T. pedibus nudis, corpore griseo-maculate, supercilií albis, rectricibus margine lunulaque ferruginea.”.
    2. E. Krabbe, 2003
    3. Common Quail, The Internet Bird Collection. Alirita 2009-02-16.
    4. Frank Gill kaj David Donsker. Pheasants, partridges & francolins. IOC World Bird List versio 6.4.
    5. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj pet; $2
    6. Irby, The ornithology of the Straits of Gibraltar, 1875.
    7. Sánchez-Donoso, I. kaj aliaj (2022). "Massive genome inversion drives coexistence of divergent morphs in common quails". Current Biology, 32 (2): 462-469. https://doi.org/10.1016/j. cub.2021.11.019. Kaj Sánchez, I., Ravagni, S., Jiménez, I. Puigcerver, M., Rodríguez, J. D. kaj Vilà, C. (2022). "La sorprendente estructura poblacional de la codorniz". Quercus, 439: 12-17. Citita en Eduardo de Juana, "Noticias científicas. Dos linajes de codornices", Aves y naturaleza, nº 39, Madrido, 2023, paĝo 14.

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]