Hélder Proença

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hélder Proença
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1956 (1956-12-31)
en Bisaŭo
Morto 5-an de junio 2009 (2009-06-05) (52-jaraĝa)
en Bisaŭo
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per atenco vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Gvineo-Bisaŭo vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hélder Proença (naskiĝdato nekonata, pafmortigita la 5-an de junio 2009) estis politikisto en la okcident-afrika ŝtato Gvineo Bisaŭa. Li estis konsiderata proksima alianculo de la ŝtata prezidanto João Bernardo Vieira, kaj antaŭe estis ministro pri defendo en ties registaro. La politikisto estis pafmortigita sur strato inter la urboj Bula kaj Bisaŭo, kune kun lia ŝoforo kaj persona gardisto.

Paralele, ankaŭ la ministro pri teritoria administrado Baciro Dabó, kiu estis kandidato en la prezidanta baloto de junio 2009, estis pafmortigita en sia privata domo. Ŝtataj instancoj sekve pravigis la atencon per la supozo ke ili apartenis al pluraj planintoj de ŝtata puĉo.

La Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj plej forte kondamnis la murdojn de Dabó kaj Proença la 9-an de junio 2009. Kaj la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Afrika Unio tamen rekomendis daŭrigi la prezidantan baloton laŭplane.