Arthur Nikisch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arthur Nikisch
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1855 (1855-10-12)
en Mosonszentmiklós
Morto 23-an de januaro 1922 (1922-01-23) (66-jaraĝa)
en Leipzig
Tombo Südfriedhof Leipzig
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco GermanioHungarioAŭstrio
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Familio
Infano Mitja Nikisch
Okupo
Okupo dirigentopianisto • universitata instruisto
vdr
Portreto de Arthur Nikisch

Arthur Nikisch (laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj laŭ ĝusta ortografio Nikisch Artúr; n. 12-an de oktobro 1855 en Lébény; m. 23-an de januaro 1922 en Lepsiko) estis hungara dirigento. Li validis kiel elstara interpretanto de la verkoj de Anton Bruckner kaj Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij.

Nikisch geedziĝis en julio 1885 kun aktorino Amélie Heussner (Bruselo 1862 - Berlino 1938). Iliaj gefiloj estas jursciencisto Arthur Philipp Nikisch kaj pianisto, komponisto kaj bandestro Mitja Nikisch.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Nikisch studis ĉe Konservatorio de Vieno violonon, pianon kaj kompozicion. Inter 1872 kaj 1877 li laboris komence kiel violonisto en diversaj orkestroj, i. a. en la Viena Ŝtatopero (= Vienaj Filharmoniistoj). Ekde 1878 ĝis 1889 li estis 1-a kapelmajstro de la Lepsika Urboteatro. Lia 2-a kapelmajstro estis Gustav Mahler (1886-1888). La 30-an de decembro 1884 Nikisch direktis la unuan prezentadon de la 7-a simfonio de Bruckner ĉe la Lepsika Nova Teatro.

Post restadoj en Boston (ĉefdirigento de la Simfonia Orkestro je Boston) kaj Budapeŝto (direktisto de la Reĝa Hungara Opero) en la jaro 1895 li fariĝis sukcede al Carl Reinecke kapelmajstro ĉe Gewandhausorchester Leipzig; ĉi tiun postenon li tenis ĝis sia morto. En aŭtuno 1895 li estis vokita al ĉefdirigento de la Berlinaj Filharmoniistoj. Sub lia direktado ili kiel unuaj sonregistris en 1913 kompletan simfonion, la 5-a simfonion de Beethoven.

Ekde 1902 ĝis 1907 li estis direktisto de la Lepsika Konservatorio.

En februaro 1906 li ludis por la reproduktopiano Welte-Mignon kiel pianisto kvar el la Hungaraj dancoj de Brahms sur nottruaj rulaĵoj (n-oj 1, 4, 5 kaj 6) samkiel Valse lente el la baleto Coppélia de Léo Delibes .

Nikisch estis bona amiko de Alexander Frommermann, patro de Harry Frommermann (1906–1975), kiu en 1927 fondis la Comedian Harmonists. Nikisch instruis pianon al la juna Harry ekde 1910 dum kelkaj jaroj.

La 23-an de januaro 1922 Nikisch mortis en la aĝo de 66 jaroj en Lepsiko, kie li ankaŭ estas entombigita.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinrich Chevalley (Hrsg.): Arthur Nikisch: Leben und Wirken. Bote & Bock, Berlin 1922
  • Norman Lebrecht: Der Mythos vom Maestro. M&T Verlag, Zürich/St. Gallen 1992, S. 41–48, ISBN 3-7265-6027-0
  • Ferdinand Pfohl: Arthur Nikisch: Sein Leben, seine Kunst, sein Wirken. Alster, Hamburg 1925
  • Rupert Schöttle: Götter im Frack. Bibliophile Edition, Wien 2000, S. 37–46, ISBN 3-7076-0010-6
  • Wolfgang Schreiber: Große Dirigenten. Piper, München 2005, S. 23–25, ISBN 3-492-04507-3
  • Adolf Weißmann: Arthur Nikisch und die Berliner Philharmonischen Konzerte 1895-1920: Ein Rückblick. O. Lange, Berlin 1921
  • Gedenkschrift anläßlich der 100jährigen Wiederkehr der Uraufführung der 7. Sinfonie Anton Bruckners durch Arthur Nikisch und das Gewandhausorchester am 30. Dezember 1884. Gewandhaus, Leipzig 1984

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Arthur Nikisch en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)