Mercedes Sosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mercedes Sosa
Persona informo
Naskonomo Haydee Mercedes Sosa Girón
Naskiĝo 9-an de julio 1935 (1935-07-09)
en San Miguel de Tucumán
Morto 4-an de oktobro 2009 (2009-10-04) (74-jaraĝa)
en Bonaero
Mortokialo sindromo de plurorgana misfunkcio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino
Familio
Edz(in)o Oscar Matus
Infano Fabián Matus
Okupo
Okupo kantisto • diskografa artisto
Verkoj Todo cambia
TTT
Retejo http://www.mercedessosa.com.ar/
vdr
Mercedes Sosa (1973)
Mercedes Sosa (sidanta) kun la argentina ŝtatprezidantino Cristina Kirchner, en 2005

Mercedes Sosa (naskiĝis la 9-an de julio 1935 en Tucumán, mortis la 4-an de oktobro 2009 en Bonaero) estis argentina kantistino kun forta popola trajto en Latinameriko. Ŝi gajnis kromnomojn kiel "La Voĉo de Sudameriko", "La Voĉo de la Senvoĉaj" sed ŝi estis plej konata kiel "La Negra", pro siaj longaj kaj glataj nigraj haroj.

Ŝia talento estis eltrovita kiam ŝi estis 15-jaraĝa kaj venkis konkurson en loka radio de sia naskurbo. Tiam estis proponita al ŝi dumonata kontrakto. Admirata pro ŝia profunda kontralda tembro, ŝi registris sian unuan diskon - Canciones con Fundamento – laŭ argentinfolklora stilo. Ŝia poezio fontas el argentinaj popolkantoj.

Ŝi famiĝis internacie en Usono kaj Eŭropo ekde 1967, kaj en 1970, kune kun Ariel Ramírez kaj Félix Luna, registrante Cantata Sudamericana kaj Mujeres Argentinas. Ŝi produktis ankaŭ diskon kiel tributon al la ĉilianino Violeta Parra.

Sosa interpretis vastan repertuaron, sonbendigante kanzonojn de pluraj stiloj. Ŝi kantis ofte kun multaj argentinaj muzikistoj, kiel León Gieco, Charly García, Antonio Tarragó Ros, Rodolfo Mederos kaj Fito Páez, same kiel kun aliaj latinamerikanoj, ekzemple Milton Nascimento, Fagner kaj Silvio Rodríguez.

De la komenco de ŝia kariero, ŝi estis konata de siaj maldekstremaj opinioj per protestaj kantoj kaj politika aktivismo, estinta peronisto dum la junaĝo. Antaŭnelonge, ŝi manifestiĝis kiel forta opozicianto al la figuro de Carlos Menem kaj subtenis la elektiĝon de Néstor Kirchner kiel ŝtatprezidanton. La soci-politika agado speguliĝis en la interpretata repertuaro, igante ŝin unu el la elstaruloj de Nueva Canción (Nova Kantado), - latinamerika muzika movado en la 60-a jardeko, kun afrikaj, kubaj, andaj kaj hispanaj radikoj. En Brazilo, Caetano Veloso, Gilberto Gil, Chico Buarque, inter aliaj artistoj, estis diskonigantoj de Nueva Canción, difinita per ideologio de protesto kontraŭ tio, kion ili opiniis usona imperiismo, konsumismo kaj kontraŭ socia malegaleco. Depost devigita ekzilo de ŝia lando, tiel ŝi fariĝis unu el la klaraj simboloj de la lukto kontraŭ la regado de la milita militarajunto en Argentino.

"La Negra" faris dueton (Sólo le pido a Dios), kun la brazila samb-kantistino Beth Carvalho, en kiu ĉiu kantis en sia lingvo. Ankaŭ reliefiginda estas ŝia dueto kun la brazila kantisto Fagner, en la kanzono Años, sonbendigita en 1981.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • Canciones con fundamento ("Kantoj kun signifo")
  • Yo no canto por cantar ("Mi ne nur kantas tiel")
  • Hermano ("mia frato")
  • Para cantarle a mi gente ("Kanti al mia popolo")
  • Zamba para no morir ("Zamba por ne morti")
  • Con sabor a Mercedes Sosa ("Kun gusto de Mercede Sosa")
  • Mujeres argentinas ("Virinoj el Argentino")
  • El grito de la tierra ("La krio de la tero")
  • Navidad con Mercedes Sosa ("חג מולד עם מרסדס סוסה")
  • La voz de Mercedes Sosa ("קולה של מרסדס סוסה")
  • Homenaje a Violeta Parra ("מחווה לוויאולטה פארה")
  • Hasta la victoria ("Ĝis la venko")
  • Cantata sudamericana ("Sudamerika kantato")
  • Mercedes Sosa
  • Traigo un pueblo en mi voz ("Mi alportas tutan popolon per mia voĉo")
  • A que florezca mi pueblo ("Mia popolo ekfloros")
  • Mercedes Sosa
  • Mercedes Sosa interpreta a Atahualpa Yupanqui
  • Serenata para la tierra de uno ("Saranda al via lando")
  • Mercedes Sosa en Argentina
  • Como un pájaro libre ("Kiel libera birdo")
  • Mercedes Sosa
  • ¿Será posible el sur? ("Ĉu la sudo eblas?")
  • Corazón americano ("Koro de Ameriko")
  • Vengo a ofrecer mi corazón ("Mi venas por oferti mian koron")
  • Mercedes Sosa '86"
  • Mercedes Sosa '87
  • Amigos míos
  • Mercedes Sosa en vivo en Europa
  • De mí
  • Sino ("Sed pli ĝuste")
  • Mercedes Sosa, 30 años
  • Gestos de amor ("Amaj gestoj")
  • Misa criolla ("Loka Meso ", ankaŭ konata kiel" Creoza Meso")
  • Mercedes Sosa - Oro
  • Escondido en mi país ("Kuŝante en mia lando")
  • Alta fidelidad. Mercedes Sosa canta con Charly García
  • Al despertar ("Vekiĝinte")
  • Acústico ("akustika")
  • Corazón libre ("Libera koro")