Kostas Karamanlis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kostas Karamanlis
Κώστας Καραμανλής
Persona informo
Κωνσταντίνος Αλεξάνδρου Καραμανλής
Naskiĝo 14-a de januaro 1956
en Ateno
Religio ortodoksismo vd
Etno grekoj vd
Lingvoj moderna greka vd
Ŝtataneco Grekio vd
Alma mater Nacia kaj Kapodistria Universitato de Ateno • The Fletcher School of Law and Diplomacy • Universitato Tufts • Deree College vd
Partio Nea Dimokratia
Subskribo Kostas Karamanlis
Familio
Gefratoj Olga Karamanlis vd
Edz(in)o Natasa Pazaïti vd
Infanoj Alexandros Karamanlis • Aliki Karamanlis vd
Parencoj Konstantino Karamanlis vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
ĉefministro de Grekio
Dum marto 2004 – oktobro 2009
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kostas KARAMANLIS, plennome Konstantinos Aleksandru Karamanlis, greke Κωνσταντίνος Αλεξάνδρου Καραμανλής (naskiĝis la 14-a de januaro 1956 en Ateno) estas greka politikisto. Li estas membro de la politika partio Nea Dimokratia kaj ekde 1997 estas ties prezidanto. Inter majo 2004 kaj oktobro 2009 li estis la ĉefministro de Grekio.

En 2008 li kaj sia registaro estis publike forte kritikitaj pro pridisputebla financa transakcio inter la greka ŝtato kaj la monaĥejo Vatopedi sur la sankta monto Athos. La monaĥejo pledis posedorajton de la lago Vistonida, kiun laŭdire la bizancaj imperiestroj antaŭ preskaŭ mil jaroj donacis al la monaĥejo. Kvankam la posedorajto neniel estis klara, la ŝtato akceptis ĝin. Fiksiĝis interkonsento, en kiu la monaĥejo donis la lagon al la ŝtato kaj koresponde ricevis 260 valorajn teritoriojn en turismaj regionoj de Grekio, interalie en la "olimika vilaĝo" en Ateno. Parte la monaĥejo tuj pluvendis la teritoriojn kun signifa profito.

La opoziciaj partioj tre kritikis, ke la ŝtato dubinde "aĉetis publikan posedaĵon kaj interŝanĝe disdonacis valorajn oficejojn, teritoriojn kaj konstruaĵojn en Ateno". La skandalo unue gvidis al la demisio de la markomerca ministro Giorgos Vulgarakis. Tre kritikiĝis ankaŭ la registara parolisto kaj ŝtata ministro Theodoros Rusopulos, amiko de la abato Efraim de la monaĥejo Vatopedi kaj samtempe proksima konsilisto de la ĉefministro – li demisiis en oktobro 2008.

Kaj la daŭre ne plene solvita skandalo kaj la ĝenerala finance kriza situacio de la lando fine en septembro 2009 instigis la ĉefministron peti la grekian prezidenton pri plifruigita parlamenta baloto. En la parlamenta baloto de la 4-a de oktobro 2009 li kaj sia partio draste perdis voĉojn (8 procentaĵojn kompare al la lasta baloto), kaj Kostas Karamanlis ankoraŭ dum la elkalkulo de la voĉoj deklaris sian demision kiel prezidanto de la partio Nea Dimokratia. Kiel sekva ĉefministro de Grekio la 6-an de oktobro deklariĝis lia konkuranto Georgios Papandreu.

Antaŭe:Ĉefministro de GrekioPoste:
Konstantinos Simitis2004–2009Georgios Papandreu