Eduard Rüppell
Eduard Rüppell | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Wilhelm Peter Eduard Simon Rüppell |
Naskiĝo | 20-an de novembro 1794 en Frankfurto ĉe Majno |
Morto | 10-an de decembro 1884 (90-jaraĝa) en Frankfurto ĉe Majno |
Tombo | Frankfurt Main Cemetery (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Alma mater | Universitato de Pavio |
Okupo | |
Okupo | biologo natursciencisto iĥtiologo numismatikisto ornitologo esploristo zoologo botanikisto |
Wilhelm Peter Eduard Simon RÜPPELL (20-an de novembro 1794 - 10-a de decembro 1884) estis germana naturalisto kaj esploristo. Rüppell estas foje transskribita al "Rueppell" laŭ latina alfabeto.
Rüppell naskiĝis en Frankfurto ĉe Majno, kiel la filo de riĉa bankisto. Li estis origine destinita esti komercisto, sed post vizito al Sinajo en 1817 li disvolvigis intereson en natura historio. Li partoprenis en lecionoj ĉe la Universitato de Padovo kaj la Universitato de Ĝenovo en botaniko kaj zoologio.
Rüppell ekfaris sian unuan ekspedicion en 1821, akompanata de kirurgo Michael Hey kiel helpanto. Ili veturis tra la Sinaia dezerto, kaj en 1822 estis la unuaj eŭropaj esploristoj kiuj atingis la Golfon de Akabo. Ili daŭrigis al Aleksandrio tra la Monto Sinajo. En 1823 ili suprenveturis la Nilon ĝis Nubio, kolektante specimenojn en la areo sude de Ambukol, revenante al Kairo julie de 1825. Planita veturado tra Etiopio atingis nur tiom malproksimen kiom ĝis Masaŭa, kie partoprenantoj malsaniĝis.
Rüppell revenis al Eŭropo en 1827. Dum lia foresto Philipp Jakob Cretzschmar estis uzinta la specimenojn senditajn hejmen de Rüppell por produkti la Atlas zu der Reise im nordlichen Afrika (Atlaso de Veturoj en norda Afriko) (1826).
En 1830 Rüppell revenis al Afriko, kaj igis la unua naturalisto kiu traveturis Etiopion.
Rüppell publikis ankaŭ rakonton de sia veturado titole Veturoj en Abisenio.
Eponimoj
[redakti | redakti fonton]Specioj kiuj portas lian nomon estas inter aliaj:
- Rupela vesperto, Scoteanax rueppellii
- Rupela otido, Eupodotis rueppellii
- Rupela formikulo, Myrmecocichla melaena
- Rupela vulpo, Vulpes rueppellii
- Rupela lamprotorno, Lamprotornis purpuroptera
- Rupela rinolofo, Rhinolophus fumigatus
- Rupela psitako, Poicephalus rueppellii
- Rupela pipistrelo, Pipistrellus rueppellii
- Rupela kosifo, Cossypha semirufa
- Rupela ablefaro, Ablepharus rueppellii
- Rupelgrifo, Gyps rueppellii
- Nigragorĝa silvio, Sylvia rueppelli
- Rupela teksulo, Ploceus galbula
Aliaj specioj kiujn li priskribis
[redakti | redakti fonton]Jen nur kelkaj el ili:
- Cinama arbustosilvio, Bradypterus cinnamomeus
- Malhelbruna filoskopo, Phylloscopus umbrovirens
- Purpurflugila lamprotorno aŭ Purpurflugila brilsturno, Lamprotornis purpuroptera
- Blankabeka sturno, Onychognathus albirostris
- Nigrakapa kanario, Serinus nigriceps
- Citronkanario, Serinus citrinelloides
- Flavpuga kanario aŭ Abisena flavpuga kanario, Serinus xanthopygius
- Blankabrova serino, Serinus tristriatus
- Araba perdriko aŭ Nigrakrona perdriko, Alectoris melanocephala
- Erkela frankolino, Francolinus erckelii
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Barbara kaj Richard Mearns. Biographies for Birdwatchers. ISBN 0124874223
- Obituary. Proceedings of the Royal Geographical Society and Monthly Record of Geography, New Monthly Series, Vol. 8, No. 10 (Oct., 1886), pp. 654.