Cinama arbustosilvio
Cinama arbustosilvio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Cinama arbustosilvio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Bradypterus cinnamomeus (Rüppell, 1840) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Proksimuma arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Cinama arbustosilvio (Bradypterus cinnamomeus) estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi apartenas al genro de Arbustosilvioj aŭ bradipteroj kiu enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio.
Ĝi troviĝas en Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Etiopio, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Ruando, Sudano, Tanzanio, Ugando kaj Zambio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj arbustaroj.
Ĝi estas ĝenerale bruna birdo, pli malhela supre, kiu montras brunan traokulan strion kaj helbrunan superokulan strion sub pli bruna krono. La beko estas nigreca.
Bradypterus cinnamomeus bangwaensis (Delacour, 1943, Bangwa, nordokcidenta Kameruno) estas foje konsiderata unu specio kaj foje du. Probable estas parto de la superspecio formata de B. cinnamomeus kaj B. barratti; iame konsiderata samspecifa kun la unua kaj foje ankaŭ traktata kiel raso de B. lopezi pro simileco en voĉo, sed diferenciĝas pro habitatoprefero kaj vosta morfologio (finplumoj pli larĝaj, ne mallarĝaj). La kvar specioj formas grupon de similaj afrikaj specioj de arbaroj kaj arbarbordoj. La birdoj de la Monto Oku povus reprezenti distingan rason. La formo priskribita kiel “Bradypterus mariae manengubae” (Monto Manenguba, Kameruno), kvankam teorie apartenanta al B. lopezi, estas probable varianto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Bradypterus cinnamomeus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|