Blankabrova serino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankabrova serino

Blankabrova serino, en Etiopio
Blankabrova serino, en Etiopio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. tristriatus'
Serinus tristriatus
(Rüppell, 1840)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankabrova serino (Serinus tristriatus) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en altaj teroj de la Korno de Afriko nome en Etiopio, Eritreo kaj Somalio. Ĝi estas disvastigata specio en urboj, vilaĝaj ĝardenoj, plantejoj kaj alta makiso.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Manĝanta Blankabrova serino en Debre Berhan, Etiopio

Ĝi estas birdo 13 cm longa, kun senkolora uniforma grizbruna plumaro kaj mallarĝa blanka superokula strio, ege rimarkinda pro la senkolora fono kaj kiu nomigas la specion en la komuna nomo, dum la latina scienca nomo aludas al “tri strioj”. Ĝi havas senmarkan (ne strieca aŭ punkteca) bruston kun blanka submentono. La uniformeco de ties senkoloreco signifas ke la 'bruna pugo', kiu nomigas la specion en la angla, ofte ne videblas. La irisoj estas brunaj kaj la kruroj malhelrozaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]