Krasulacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krasulacoj
ovala krasulo (Crassula ovata)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: saksifragaloj Saxifragales
Familio: krasulacoj Crassulaceae
J.St.-Hil.[1]
krasulo Crassula
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustracja
Rojnik górski

La krasulacoj[2] (latine Crassulaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo saksifragaloj (Saxifragales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 genrojn kaj preskaŭ 1500 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas krasulo[2].

Preskaŭ ĉiuj genroj el tiu familio havas dikan, karnecan folion. Herboj kaj arbustoj unujaraj aŭ plurjaraj. Ili vivas dismonde, sed abunde en Sudafriko, Meksiko, Mediteraneo. Ili vivas en sekaj areoj, sed evitas la salajn grundojn kaj dezertojn. La nombro de karpeloj kaj petaloj samas. La floroj ĉiam estas duseksaj kaj radisimetriaj.

La akvodeponiga histo en folioj ebligas la travivon de la longaj sekaj periodoj. La stomoj estas malmultaj kaj enprofundiĝintaj en la folion. La muko en la suko obstaklas la transspiradon.

Asimilado okazas ankaŭ fermitaj stomoj: nokte estiĝas malata kaj citrata acido, kiuj dumtage malkombiniĝas je akvo kaj karbona dioksido. Tiujn la planto tuj asimilas.

Pliobligo okazas per vegetativaj metodoj (branĉetoj, folioj povas radikumi).

Insektopolenitaj, la frukteroj ventodisvastigitaj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (17 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Kelkaj genroj[redakti | redakti fonton]

  • sedo (Sedum): herboj kaj arbustoj, plejparte kun karnecaj, sukplenaj folioj kaj simetriaj floroj en panikle kunmetitaj cumoj.
  • sempervivo[6] (Sempervivum): plurjaraj herboj kun dikaj, vitrodaŭraj folioj en densaj rozetoj, el kelkaj el kiuj aperas vertikala ŝoso kun disaj folioj kaj surpinte de la fortika tigo, paniklo de plej ofte 12-nombraj floroj. Ĝi kreskas en sunbrilaj lokoj, pluraj specioj estas ĝardene kulturataj, precipe kiel tapiŝplantoj.
  • krasulo (Crassula) estas genro de afrikaj herboj kaj arbustoj, plejparte kun ligneciĝantaj tigoj kaj kun dikaj karnecaj folioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]