Saltu al enhavo

Artie Shaw

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artie Shaw
Persona informo
Naskonomo Arthur Jacob Arshawsky
Aliaj nomoj Artie Shaw
Naskiĝo 23-an de majo 1910 (1910-05-23)
en Nov-Jorko
Morto 30-an de decembro 2004 (2004-12-30) (94-jaraĝa)
en Thousand Oaks
Mortokialo Diabeto Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Valley Oaks Memorial Park (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Hillhouse High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Evelyn Keyes (mul) Traduki (1957–1985)
Doris Dowling (1952–)
Kathleen Winsor (en) Traduki (1946–)
Ava Gardner (1945–1946)
Betty Kern (en) Traduki (1941–)
Lana Turner (1940–1940)
Margaret Allen (en) Traduki (1934–)
Jane Cairns (en) Traduki (1932–) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Jonathan Shaw (en) Traduki
 ( Doris Dowling) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filmaktoro
saksofonisto
aranĝisto
verkisto
muzikisto
ĵazmuzikisto
dirigento
klarnetisto
bandestro
komponisto
pianisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.artieshaw.com
vdr
Artie SHAW

Artie SHAW [ARti ŜO], naskita Arthur Jacob Arshawsky la 23-an de majo 1910 en Novjorko, mortis la 30-an de decembro 2004 en Los-Anĝeleso, estis ĵaza klarnetisto, komponisto kaj bandestro.

Li krome estis literatura verkisto kaj sekvis tiun profesion dum intencaj paŭzoj en sia ĵazista kariero kaj tuttempe post 1954.

Li eklernis ludi saksofonon je la aĝo de 15 jaroj kaj je 16 komencis koncerti. Famon li akiris interalie per la peco "Begin the Beguine", kiun prezentis lia propra bando. Per la peco "Interludo je noto b" (angle interlude en B flat) li fondis novan stilon, poste konatan kiel "Tria Fluo" (angle Third Stream). Dungante la kantiston Billie Holiday li estis la unua blankrasa bandestro, kiu dungis nigrulan virinon kiel plentempe okupatan kantiston.

Shaw partoprenis la Duan Mondmiliton kiel estro de orkestro de la usona mararmeo. Kun sia bando li turneis tra la pacifika regiono por amuzi usonajn soldatojn. foje per kvar koncertoj en unu tago.

Shaw havis ok edzinojn (unu post aliaj), inter kiuj estis Betty KERN, Ava Gardner, Lana Turner kaj Evelyn Keyes.

En 2004 Show estis honorata per la premio Grammy [GREmi] pro sia verkaro.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]