Saltu al enhavo

Vanessa Carlton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vanessa Carlton
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1980 (1980-08-16) (44-jaraĝa)
en Milford
Loĝloko Naŝvilo
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Kolumbio
Lernejo de Usona Baleto
Professional Children's School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o John McCauley (en) Traduki (2013–) Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Stephan Jenkins (en) Traduki
John Mayer Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pianisto
komponisto
diskografa artisto
muzikisto
kantaŭtoro
kantisto
kantotekstisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.vanessacarlton.com
vdr

Vanessa CARLTON (naskiĝnome:Vanessa Lee Carlton) (naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1980 en Milford (Pensilvanio)) estas usona kantistino.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Vanessa estas ĉefe fama pro sia kanzono A Thousand Miles, unuopaĵo el ŝia unua albumo Be not Nobody (2002). Ŝia dua albumo Harmonium (2004) ne estis tiel sukcesa.

Ŝia patro, Ed, estas piloto kaj ŝia patrino estas instruistino pri piano. Vanessa estas pliaĝa fratino de Gwendoline kaj Edmund. Ŝi frue ekludis pianon kaj ŝia patrino fariĝis ŝia unua instruanto. Nur du-jara, post vizito al Disneyland, ŝi pianludis « It's a Small World », kio instigis ŝian patrinon konatigi klasikajn komponistojn kiajn MozartErik Satie al ŝi. Tamen ŝia tiama revo estis fariĝi stelula dancistino kaj 14-jara ŝi eniris usonan danclernejon en Novjorko. Ŝi rapide disreviĝis pro la instru-metodoj kiuj montriĝis tro drastaj por ŝi. Vanessa decidis forlasi danclernejon kaj komencis viziti Universitaton de Kolumbio, samtempe laborante kiel kelnerino. Ŝia amo al muziko neniam forlasis ŝin kaj ŝi ekkantis en trinkejoj kaj kluboj de Manhattan. Tiel ŝi renkontis Peter Zizzo kiu, iom poste, invitis ŝin registri provkanzonojn en sia studio. Nelonge post la sendo de provkanzono al Interscope Records, ŝi subskribis kontrakton kaj registris Rinse, albumon kiu neniam aperis. Tamen ŝi reverkis kanzonojn "Ordinary Day", "Rinse" aŭ "Pretty Baby", kiuj aperis en la albumo Be Not Nobody.

Nuntempe, ŝi loĝas en la kvartalo de "Nolita" en Novjorko. En 2006, ŝi komencis prilabori trian albumon kun Irv Gotti, Stephan Jenkins kaj Linda Perry. La unua unuopaĵo titoliĝas "Nolita Fairytale" kaj la albumo aperinta la 9-an de oktobro 2007 titoliĝas Heroes And Thieves. Ŝi ankaŭ ŝanĝis diskkompanion de A&M de Universal Music al The Inc (Universal Motown), estrata de Irv Gotti.

  • 2002: Be not Nobody
  1. Ordinary Day
  2. Unsung
  3. A Thousand Miles
  4. Pretty Baby
  5. Rinse
  6. Sway
  7. Paradise
  8. Princess
  9. Paint it Black
  10. Wanted
  11. Twilight
  • 2004: Harmonium
  1. White Houses
  2. Who's to say
  3. Annie
  4. San Francisco
  5. Afterglow
  6. Private Radio
  7. Half a week before the Winter
  8. C'est la vie
  9. Papa
  10. The Wreckage
  • 2007: Heroes & Thieves
  1. Nolita Fairytale
  2. Spring Streets
  3. My Best
  4. Come Undone
  5. The One
  6. Heroes & Thieves
  7. This Time
  8. Fools like me
  9. Home
  10. More than This
  • Rabbits on the Run (2011)
  • Liberman (2015)
  • Love Is an Art (2020)

Unuopaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • 2002: A Thousand Miles
  • 2002: Ordinary Day
  • 2002: Pretty Baby
  • 2004: White Houses
  • 2004: Private Radio
  • 2007: Nolita Fairytale
  • 2008: Hands On Me
  • 2011: Carousel
  • 2011: I Don't Want to Be a Bride
  • 2012: Hear the Bells
  • 2015: Operator
  • 2015: House of Seven Swords
  • 2016: Nothing Where Something Used to Be
  • 2020: The Only Way to Love
  • 2020: Future Pain

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]