Franco Cardini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franco Cardini
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1940 (1940-08-05) (83-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio vd
Alma mater Universitato de Florenco vd
Profesio
Okupo historiisto • blogisto vd
Aktiva en Florenco vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Franco CARDINI [frAnko kardIni] (n. 1940) estas itala verkisto, romanisto, eseisto kaj precipe mezepokisto je internacia famo pro historiaj esploroj kaj novaj konceptoj.

Biografio de Franco Cardini[redakti | redakti fonton]

Franco Cardini naskiĝis en 1940 en Florenco, magistriĝis kiel literaturisto ĉe la universitato de Florenco en 1966. En 1967 li akceptiĝis kiel volonta asistanto de Ernesto Sestan; tuj poste iĝis orda asistanto al la katedro de historio mezepoka kaj moderna ĉe la pedagogia fakultato de la sama universitato, poste komisiita profesoro pri mezepoka historio en la sama universitato kaj, 1985, asociita kaj titola ĉe la Universitato de Bari; en 1989 li obtenis la katedron pri «Mezepoka Historio» en Florenco. Inter la sennombraj akademiaj kunlaboraj kooptitecoj, ĉi-tie oni citu lian partoprenan asociiĝon en la Scienca Konsilio de la Scuola Superiore di Studi Storici di San Marino (Supera Lernejo de Historiaj Studoj de Sankta Marino).

Precipa studkampo de Cardini estas tiu de la historio de la krucmilitoj, alfrontita per esploroj pri kristanoj kaj araboj. Cardini asertas, ke la krucmilitoj ne estis kunpuŝiĝo inter civilizoj aŭ interreligia milito, sed «armita pilgrimo» celanta meti la Sanktan Teron sub la politikan kontrolon de kristanaj ŝtatpotencoj. Ĉio tio okazadis kun manko de percepto, de unuflanko kaj ankaŭ de la alia, pri la ekzisto de du tendaroj nete distingitaj kaŭze de religiaj malsamecoj: kristanoj kaj islamanoj interbatalis, sed ankaŭ alianciĝis laŭ okazaj avantaĝoj.

Se ĉi-tie interesu la politika tendeco de la intelektulo oni rimarku lian pozicion kontraŭ la milito en Afganujo (komencita en 2001) kaj en Irako (komencita en 2003) partoprenanta, deklare kaj fizike, al paccelaj manifestacioj.

Ekde julio de 1994 ĝis la sama monato de 1996 li estis membro de la administra konsilio de la RAI (Radiotelevido Itala). Li estas sociulo de multaj italaj kaj internaciaj sciencaj organizoj, kaj obtenis diversajn agnoskojn pro siaj akademiaj studoj, inter kiuj elstaras la leviĝo al Orda Akademiano de la prestiĝa Akademio de la Artoj kaj Desegno de Florenco. Ekde 1997 li estas membro de la konsulta komitato de Myfest de Cattolica (itala urbo). Li ankaŭ estis editora direktoro de la monata revuo de la Fondaĵo Frederiko la 2-a) de Palermo, nome de Euromediterraneo (Eŭromediteraneo). Li prezidis la kulturan asocion Eŭropa Identigo. Li estis kunfondinto de la revuo "Percorsi" (Irvojoj) kaj ofte kunlaboras kun ĵurnalo Avvenire.

Premioj asignitaj[redakti | redakti fonton]

En 2007 al F. Cardini estis asignita la premio Premio Scanno (Premio Lignoseĝo, Katedro), de interplurfaka organizo, Li ricevis ankaŭ la jenajn premiojn: Repaci, Anghiari, Punta Ala (1985), (1987) premio Circeo, Comisso (1988), Tevere (1994), Columbus (1997), Firenze-Europa (1997), San Giovanni (2000), Chianciano-biografia (2000), Fiorino d’Oro - Viareggio Carnevale (2001), Premio Internazionale Vanvitelli (2001), Capalbio - Politica e Cultura (2001); Premio Europeo “Lorenzo il Magnifico” - Accademia Medicea Internazionale (2001); literaturo internacia Premio “Feudo di Maida”; IX Premio Internazionale di Saggistica “Salvatore Valitutti”; Premio Ernest Hemingway – Lignano Sabbiadoro (2004); Premio Accademia della Torre di Castruccio, Carrara (2004); Premio Federichino – Jesi, (2004); Premio Internazionale Ultimo Novecento, XXVII Edizione, Pisa (2004); Premio Medioevo Presente de Monteriggioni (2006); Premio speciale della Giuria “Il Molinello”, Rapolano Terme (2007); Premio III Edizione Microfono di Cristallo Umberto Benedetto por Radiofonio, Firenze, (2007); (2007) Premio Scanno; (2008) Premio Mino da Fiesole; Premio Nazionale di cultura nel giornalismo, kaj La Penna d’Oro, Sezione scienza storica (2008); Premio Mozart (2008).

Kaj plie: li estis ordenita per la Ora Kruco de la Ordeno de la Honora Gvardio de la Martiroj Agapito kaj Aleksandro permane de la poritala Ekzarko de la greka-ortodoksa eklezio (28/9/2008).

Citaĵoj el la verkoj de Franco Cardini[redakti | redakti fonton]

La vasteco de liaj fakecaj interesoj kaj liaj religiaj prizorgoj kaj pri lia konceptado pri la historio rilate mezepokon, dedukteblas el la titoloj mem de lia bibliografio. La ĉi-subaj citaĵoj atendas komplementojn el aliaj sennombraj verkoj.

«La nova korana printempo, al kiu ni estas spektantaj en tiuj-ĉi jaroj, estas beno por la mondo: ankaŭ, kaj precipe, por la aliaj du kredoj abrahamaj. La okcidenta moderneco provokis ekspansion de agnostikismo kaj ateismo kiu ĉiukaze krizigis la kredon je Dio, sed neniel neniigi formojn de paganismo kiuj renaskiĝas (...). La kredantoj je la Dio de Abrahamo, senjoro de la tuta mondo, ne povas ne saluti en la islama renaskiĝo – preter politikaj fenomenoj kiuj ĝin akompanas, kunligitaj kun ĝi – releviĝon de fido kiu apenaŭ iujn jardekojn antaŭe ŝajnis nesuperebla. (...) La fideluloj ne povas ne rigardi per espero kaj konfido al ĉiu loko en kiu oni adoras kaj preĝas la ĉiupotencan Dion, kreinton de la ĉielo kaj tero, kaj reestabliĝas tagon post tago la interligo kiun Li ĵuris kun Abrahamo kaj al kiu Li restis fidela. La Dio de Abrahamo, de Moseo, de Jesuo kaj de Mohamedo...» (El la prefaco al «La Korano» editorita de Hamza Piccardo, 2003.

«Mi scias ke la mia, en tiu sidejo kaj en tiu kunteksto, estas malfacila tasko. Katolika, tradiciista, homo pororda kaj je forta sento de la ŝtato, mi povus ankoraŭ min difini «dekstrulo». Jam de kelkaj jaroj mi min nek konsideras nek memdifinas tian: sed mi vidas ke tian oni daŭrigas min etikedi; mi konfesas ke la afero io min ĝenas, tamen mi lasas preterpasi. Sed mia tensio al la socia justeco kaj mia konvinka eŭropeismo malhelpas ke mi sentu la minimuman simpation al destrulaj partioj kiuj jam elektis preskaŭ unuanime liberismon kaj atlantismon la plej senmoderajn kaj ofte elmontras ankaŭ siavantaĝan kaj profitan filokatolikismon malkaŝante taksi la katolikan eklezion kiel bastionon de la kuranta ordo (la «ordo» de iliaj mostoj!) kaj de la konformista bonpensismo» (el oficiala retejo de Franco Cardini).

Aliloke li skribas : «Kulturo estas kapablo meti en diskuton sin mem».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 1971
    • Le crociate tra il mito e la storia, Roma, Nova Civitas. (La krucmilitoj inter mito kaj historio)
  • 1972
    • Il movimento crociato (La krucmilita movado), Firenze, Sansoni, 1972, pp. 123.
  • 1979
    • Magia, stregoneria, superstizioni nell'Occidente medievale (Magio, sorĉado, superstiĉoj en la mezepoka Okcidento), Firenze, La Nuova Italia, 1979
  • 1981
    • Alle radici della cavalleria medievale (Ĉe la radikoj de la mezepoka kavalerio), Firenze, La Nuova Italia, represita 1987; nova eldono 2004, Sansoni-Rizzoli, 2004.
  • 1982
    • Quell'antica festa crudele. Guerra e cultura della guerra dall'età feudale alla grande rivoluzione (Tiu antikva kruela festo. Milito kaj kulturo pri la milito ekde la feŭda epoko ĝis la granda revolucio). Firenze, Sansoni, nuova edizione 1987, Il Saggiatore, reppresita en 1988.
  • 1983
    • I giorni del sacro. Il libro delle feste (La tagoj de la sanktaĵoj. La libro de la festoj), Milano, Editoriale Nuova.
    • Palazzi pubblici di Toscana. I centri minori (Publikaj Palacoj en Toscanio. La minoraj centroj), Firenze, Sansoni
  • 1985
    • Il Barbarossa. Vita, trionfi e illusioni di Federico I imperatore Barbarossa- Vivo, triumfoj kaj iluzioj de Frederiko imperiestro) Frederiko la 1-a (Sankta Romia Imperio), Milano, Mondadori
    • Le corti italiane del Rinascimento (La italaj kortegoj de la Renesanco), (kun S. Bertelli, E. Garbero Zorzi), Milano, Mondadori.
  • 1986
    • Toscana (Toskanio), Firenze, Scala
  • 1987
    • Minima mediaevalia (Mezepokaj minimumaĵoj), Firenze, Arnaud.
    • Testimone a Coblenza (Atestanto en Koblenco), Milano, Camunia.
    • Gerusalemme, la Terrasanta e l'Europa (Jerusalemo, la Sankta Tero kaj Eŭropo), Firenze, Giunti.
  • 1989
    • Dal medioevo alla medievistica (El Mezepoko al primezepokaj konceptoj), Genova, E.C.I.G.
    • Alta Val d'Elsa: una Toscana minore? (Supra Valo Elsa: iu minora Toskanio), Firenze, Ass. Intercomunale Alta Val d'Elsa.
    • "De finibus Tusciae". Il medioevo in Toscana (Pri la limoj de Toskanio. Mezepoko en Toskanio). Firenze, Arnaud
    • Francesco d'Assisi (Francisko el Asizo), Milano, Mondadori
    • Europa 1492 (Eŭropo 1492), Milano, Rizzoli.
  • 1990
    • Breve storia di Firenze (Mallonga historio de Florenco), Pisa, Pacini.
    • Francesco d'Assisi. Il cantico delle creature (Francisko el Asizo. La Kantiko de la kreitaĵoj), teksto de F. C., desegnoj di Fulvio Roiter.
    • La festa di san Giovanni e le acque in Italia (La festo de sankta Johano kaj la akvoj en Italio), Padova, Circolo culturale E. Jünger.
  • 1991
    • I re magi di Benozzo a Palazzo Medici (La Tri magoj de Benozzo ĉe Palaco Mediĉoj), Firenze, Arnaud
    • Nel nome di Dio facemmo vela. Viaggio in Oriente di un pellegrino medievale (En la nomo de Dio ni velumis. Vojaĝo al Oriento de lombarda pilgrimulo) (kun G. Bertolini), Roma-Bari, Laterza
    • (Kun M. T. Beonio Brocchieri Fumagalli), Antiche università d'Europa Antikvaj universitatoj de Eŭropo), Milano, Giorgio Mondadori
    • Gerusalemme d'oro, di rame, di luce. Pellegrini, crociati, sognatori d'Oriente fra XI e XV sec. (Jerusalemo ora, kupra, luma. Pilgrimuloj, krucmilitistoj, revantoj pri Oriento inter la 11a kaj 14a jaecentoj), Milano, Il Saggiatore
    • La cavalcata d'Oriente (La rajdado en Oriento), Roma, Tomo
  • 1992
    • I poveri cavalieri del Cristo. Bernardo di Chiaravalle e la fondazione dell'Ordine templare (La malriĉaj kavaliroj de Kristo. Bernardo el Klarvalo kaj la fondo de la templana Ordeno), Rimini, Il Cerchio
    • Finestra a Levante. Pellegrinaggi e testimonianze di uno studioso italiano nel Vicino Oriente (Fenestroj al Oriento. Pilgrimoj kaj atestaĵoj de itala esploristo en la Proksima Oriento), Rimini, Guaraldi
    • La vera storia della Lega Lombarda (La vera historio pri la lombarda ligo), Milano, Mondadori Oscar
  • 1993
    • La stella e i re. Mito e storia dei magi (La stelo kaj la Tri magoj. Mito kaj historio pri la tri magoj), Firenze, Edifir
    • Dois ensaios sobre o espìrito da Europa (Du eseoj pri la spirito de Eŭropo), Sao Paulo, Companhia Illimitada
    • Livorno. Venezia in Toscana. Livorno. (Venecio en Toskanio. Livorno), Firenze, Giunti
    • Forces of faith en The roots of western civilisation, A Grolier Multicultural Resource, HD Communications Consultants, Hilversum, Nederlando
    • "Super flumina Babilonis. Antologia delle nostre più lontane radici culturali" (Sur bordoj de Babilonaj riveroj. Antologio pri niaj plejforaj kulturaj radikoj). , Rimini, Guaraldi
    • Studi sulla storia e sull'idea di crociata (Esploroj pri la historio kaj ideo de Krucmilito), Roma, Jouvence
    • Le mura di Firenze inargentate (La muregoj de Florenco arĝentigitaj), Palermo, Sellerio
  • 1994
    • I colori dell'avventura. Le crociate e il regno "franco" di Gerusalemme (La koloroj de la aventuro. La krucmilitoj kaj la franka regno de Jerusalemo), Rimini, Meeting
    • Le occasioni e la storia. Studi per Ferrara (La okazaĵoj kaj la historio. Studoj pri Ferrara), Ferrara, Interbooks
    • Per una storia a tavola (Por historio ĉetablamanĝa), Firenze, Loggia de' Lanzi
    • Noi e l'Islam (Ni kaj Islamo), Roma-Bari, Laterza
    • Il limbo della modernità(La limbo de la moderneco), Rimini, Guaraldi
    • Storie fiorentine (Florencaj rakontaĵoj), Firenze, Loggia de' Lanzi
  • 1995
    • L'invenzione dell'Occidente (La kreiĝo de Okcidento), Chieti, Solfanelli
    • Firenze. La città delle torri, dalle origini al 1333 (Florenco. La urbo de la turoj, ekde la origino ĝis 1333), Milano, Fenice 2000
    • Il cavallo impazzito. Una stagione di polemiche alla RAI (La ĉevalo freneziĝinta. Unu sezono en RAI), (kun G. Riccio), Firenze, Giunti
    • Demoni e meraviglie. Magia e stregoneria nella società medievale (Demonoj kaj mirindaĵoj. Magio kaj sorĉarto en la mezepoka socio), Bitonto, Edizioni Raffaello
    • Il cerchio sacro dell'anno. Il libro delle Feste (La jara sankta ciklo. La libro de la festoj), Rimini, Il Cerchio
    • Scheletri nell'armadio. Vecchie e nuove prove di terrorismo intellettuale (La skeletoj en la ŝranko. Malnovaj kaj novaj provoj de terorismo intelekta), Firenze, Akropolis/La roccia di Erec
    • Gli ebrei. Popolo eletto e perseguitato (La judoj, popolo elektita kaj persekutita), Firenze, Bulgarini
    • Europa anno Mille. Le radici dell'Occidente (Eŭropo jaro mila. La radikoj de la Okcidento), Milano, Fenice 2000
    • Alla corte dei papi. Vita, arte e cultura ai giorni nostri (En la kortego de la papo. Vivo, arto kaj kulturo en niaj tagoj, Milano, Mondadori
  • 1996
    • Il pellegrinaggio. una dimensione della vita medievale (La pilgrimado. Unu el la dimensioj de la mezeopoka vivo), Manziana, Vecchiarelli
    • Le stalle di Clio. Mestiere di storico (La steloj de Klio. Metio de Historiisto. Pensvagado kaj ĵurnalismo), divulgazione e giornalismo, Firenze, Arnaud.
    • Il giardino d'inverno (La vintra ĝardeno), Firenze, Camunia.
    • L'avventura dell'Islam (La aventuro de Islamo), Firenze, Bulgarini
    • Cultura e società nella Toscana medievale. Firenze e Prato (Kulturo kaj socio en la mezepoka Toskanio. Florenco kaj Prato), Firenze, Loggia de' Lanzi
  • 1997
    • Il Santo Graal (La Sankta Gralo), Firenze, Giunti, 1997, pp.63.
    • Le radici cristiane dell'Europa. Mito, storia, prospettive (La kristanaj radikoj de Eŭropo. Mito, Historio, perspektivoj), Rimini, Il Cerchio
    • L'avventura di un povero crociato, (La aventuro de naiva krucmilitisto) Milano, Mondadori, nuova edizione 1998.
    • l'acciar de' cavalieri. Studi sulla cavalleria nel mondo toscano e italico (La ŝtalo de la kavaliroj. Esploroj pri la kavalerio: jarcentoj 12a, 13a, 14a) (secc. XII-XV), Firenze, Le Lettere
    • La città di Gerusalemme. Un profilo storico (la urbo Jerusalemo. Historia Profilo) , F. Cardini - N. Bŭ, L'anno prossimo a Gerusalemme (La venontan jaron en Jerusalemo), Cinisello Balsamo, San Paolo
  • 1998
    • (en kunlaboro kun Massimo Introvigne kaj M. Montesano La Sankta Gralo, Firenze, Giunti,
    • Giovanna d'Arco (Johana de Arko), Firenze, Giunti
    • Giovanna d'Arco. La vergine guerriera (Johana de Arko, La virgulino batalanta), Milano, Mondadori.
    • 76. Carlomagno. Un padre della patria europea (Karolo la Granda. Unu el la Patroj de la patrujo Eŭropo), Milano, Rusconi
    • Firenze 1973-1998. Frammenti di cronaca fiorentina alla vigilia del Duemila Florenco 1973-1998. (Fragmentoj de florenca kroniko sojle de dumiljaro), Firenze, Fiorentinagas
    • Giovanni dalle Bande Nere Johano de la Nigraj Bandoj), Forlì, Assessorato alla Cultura
  • 1999
    • con D. Del Nero, La crociata dei fanciulli (kunlabore kun D. Del nero) (La krucmilito de la infanoj), Firenze, Giunti
    • Il medioevo in Europa (La mezepoko en Eŭropo), Firenze, Giunti
    • Le crociate. La storia oltre il mito (La krucmilitoj. La historio trans la mito), Novara - Milano, De Agostini - Rizzoli
    • L'Inquisizione (La Inkvizicio), Firenze, Giunti
    • (kun T. Buongiorno) Il feroce Saladino e Riccardo Cuordileone'' (La feroca Saladino kaj Rikardo la 1-a Leonkora), Roma-Napoli, Laterza, pp.VII-174.
    • La nascita dei templari. San Bernardo di Chiaravalle e la cavalleria mistica (Pri la naskiĝo de la templanoj. Berardo el Klarvalo kaj la mistika kavalerio), Rimini, Il Cerchio, Rimini
    • Europa e Islam. Storia di un malinteso (Eŭropo kaj Islamo. Historio pri miskompreno), Roma-Bari, Laterza.
    • Le crociate (Krucmilitoj), Firenze, Giunti
    • (kunlabore kun Anna Benvenuti) Atlante storico dei pellegrinaggi (Historia atlanto de la pimgrimadoj), Milano
    • Giovanna d'Arco (Johana de Arko), Milano, De Agostini-Rizzoli, 1999, pp.95 (Medioevo-Dossier, a.2, n.3).
    • Il Saladino. Una storia di crociati e saraceni (Saladino. Historio de Krucmilitisoj kaj saracenoj), Casale Monferrato, Piemme
  • 2000
    • Castel del Monte, Bologna, Il Mulino, 2000, pp.137.
    • Federico Barbarossa. Il sogno dell'impero (Frederiko la Ruĝbarbulo. La revo pri imperio), Milano, De Agostini-Rizzoli, (Medioevo-Dossier, a.3, n.1).
    • I segreti del Tempio, Firenze, Giunti (La sekretoj de la Templanoj), 2000, pp.63.
    • Radici della stregoneria. Dalla protostoria alla cristianizzazione dell'Europa (La radikoj de la sorĉarto. Ekde la prahistorio al la kristaniĝo de Eŭropo), Rimini, Il Cerchio
    • La croce, la spada, l'avventura. Introduzione alla crociata (La kruco, la glavo, la aventuro. Enkonduko al la krucmilito), Rimini, Il Cerchio
    • San Galgano e la spada nella roccia (Sankta Galgano kaj la glavo en la roko), nova eldono, Siena, Cantagalli
    • Gli Ordini cavallereschi (La kavaliraj Ordenoj), Milano, De Agostini-Rizzoli,(Medioevo-Dossier, a.3, n.3).
    • I Re Magi. Storia e leggende (La Tri magoj. Historio kaj legendoj), Venezia, Marsilio
    • (kun Simonetta Della Seta) Il guardiano del Santo Sepolcro (La gvardisto de la Sankta Tombo), Milano, Mondadori
    • Fratelli in Abramo. Breve storia parallela dell'ebraismo e dell'Islam (Fratoj en Abrahamo. Mallonga paralela historio de judismo kaj islamo), Rimini, Il Cerchio
    • (kun Michele Piccirillo kaj Renata Salvarani), Verso Gerusalemme (En la direkto de Jerusalemo), Gorle (Bergamo), Velar
  • 2001
    • Il ritmo della storia (La ritmo de la historio), Milano, Rizzoli.
    • L'intellettuale disorganico (La inteligenta senkoherulo), Torino, Aragno
    • L'apogeo del medioevo. I secoli XII-XIII (La apogeo de mezepoko. La jarcentoj 12-13a), Rimini, Il Cerchio
    • (kunlabore kun Gad Lerner, Martiri e assassini (Martiroj kaj mortigantoj), Milano, Rizzoli
    • I re Magi di Benozzo a Palazzo Medici La Tri magoj de Benozzo en Palaco Mediĉoj), Firenze, Mandragora
    • In Terrasanta. Pellegrini italiani tra Medioevo e prima età moderna, (En la Sankta tero. Italaj pilgrimuloj en mezepoko kaj en la moderna epoko), Bologna, Il Mulino
    • (kunkabire kun Giordano Berti), L'Inquisizione, Santa, Romana e Universale (La Inkvizicio, Sankta, Romana kaj Universala), katalogo de ekspozicio aranĝita en Castello delle Rocche d Finale Emilia (Modena)
  • 2002
    • I cantori della guerra giusta (La kantistoj pri la «justa milito»), Rimini, Il Cerchio, 2002, pp.231.
    • (kun Massimo Miglio) Nostalgia del Paradiso. Il giardino medievale (Nostalgio pri la Paradizo. La mezepoka ĝardeno), Roma-Bari, Laterza, pp.VII-191.
    • La Toscana. I borghi e i vini (Toskanio, Borgoj kaj vinoj), Firenze, le Lettere
    • Atlante storico del cristianesimo (Historia atlanto de kristanismo), Milano, San Paolo
  • 2003
    • Toscana (Toskanio), Firenze, Scala
    • Per essere Franco. Le rabbie di uno che non sta bene a nessuno (Por esti aperta. La koleroj de iu kiu plaĉas al neniu), Rimini, Guaraldi
    • Le crociate in Terrasanta nel medioevo (La krucmilitoj en la Sankta Tero), Rimini, Il Cerchio
    • Storia illustrata di Prato (Ilustrita historio de Pisa), Pisa, Pacini
  • 2004
    • (kun Leonardo Gori, Lo specchio nero (Ia nigra spegulo), Milano, Hobby and Work
    • Breve storia di Prato (Mallonga historio de Prato), Pisa, Pacini
    • L'invenzione dell'Occidente (La kreiĝo de la Okcidento), n.ed., Rimini, Il Cerchio
  • 2005
    • (kun M. Montesano) La lunga storia dell'Inquisizione. Luci e ombre de la "leggenda nera" (la longdaŭra historio de Inkvizicio. Lumoj kaj ombroj de la «nigra legendo»), Roma, Città Nuova
    • La globalizzazione. Tra nuovo ordine e caos (La globaligo. Tra nova ordo kaj kaoso), Rimini, Il Cerchio
  • 2006
    • (kun Sergio Valzania) Le radici perdute dell'Europa. Da Carlo V ai conflitti mondiali (La perditaj radikoj de Eŭropo. Ekde Karolo la 5-a al la tutmondaj konfliktoj), Milano, Mondadori
    • Io e Te. Il cristiano e il saraceno (Mi kaj Vi. Kristano kaj saraceno), Fermo, Andrea Livi Editore
    • (kun Leonardo Gori) Il fiore d'oro (La ora floro), Milano, Hobby & Work
    • La fatica della libertà. Saggi degli anni difficili (La peno de la libero. Eseoj pri la malfacilaj jaroj), Fazi
    • (kun Marina Montesano), Storia medievale (Historio pri Mezepoko), Firenze, Le Monnier Università
  • 2007
    • Tamerlano. Il principe delle steppe (Tamerlano. La princo de la stepoj), De Agostini Periodici
    • Il signore della paura (La sinjoro de la timo), romanzo, Mondadori
    • Le cento novelle contro la morte. Giovanni Boccaccio e la rifondazione cavalleresca del mondo (La cent noveloj kontraŭ la morto. Johano Bokaĉo kaj la kavalira refondo de la mondo), Roma, Salerno Editrice
    • La tradizione templare. Miti Segreti Misteri (La templana tradicio. Mitoj, Sekretoj, Misteroj), Firenze, Vallecchi
    • San Michele l’arcangelo armato (Sankta Ĉefanĝelo Mikaelo armita), Fasano, Schena Editore
  • 2009
    • Testimone del tempo. Ritorno a Coblenza (Atestantoj de la tempo. Reveno al Koblenco), Rimini, Il Cerchio
    • 7 dicembre 374. Ambrogio vescovo di Milano (7 decembro 374. Ambrozio episkopo de Milano), en I giorni di Milano (La tagoj de Milano), Roma-Bari, Editori Laterza, pp. 21-40.
    • Ebraismo virtuale (Judismo virtuala), [1]
    • Il caso Ariel Toaff. Una riconsiderazione (Pri la kazo de Ariel Toaff. Konsidero), Dati Editore [2] Arkivigite je 2012-03-06 per la retarkivo Wayback Machine.

(Ariel Toaff, itala juda docento pri historio en universitato de Israelo, en ĵusa libro allasas ke eble la Sangaj Paskoj okazis en kelkaj eŭropaj landoj. Pro tia allaso li estis tiom kritikita de juda medio ke li devis malkonfesi la enhavon de la libro... kaj li estis ankaŭ demisiita el la universitata profesora tasko. Franco Cardini kritikas la cenzuron punan de judaj intelektuloj. Sen eniri la meriton de la kverelo, Cardini rimarkigas ke la cenzuro kontraŭas al la «scienculaj rajtoj» kaj malrespektas akademiajn tradiciojn. Sekve, historiisto A. Toaff devis modifi siajn asertojn) [3] Arkivigite je 2010-07-28 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]