Georgo la Longbraka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georgo la Longbraka
Persona informo
Naskiĝo 1090-aj jaroj
en Perejaslav
Morto 15-an de majo 1157 (1157-05-15)
en Kievo
Tombo Church of the Saviour at Berestove vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj antikva orientslava lingvo vd
Ŝtataneco Kieva RegnoRusio vd
Familio
Dinastio Rurikidoj vd
Patro Vladimiro la 2-a de Kievo vd
Patrino Gytha de Wessex vd
Gefratoj Euphemia of Kyiv • Agafia of Kyiv • Mstislav la 1-a de la Kieva Regno • Viacheslav I of Kyiv • Yaropolk II of Kyiv vd
Infanoj Rostislav Yuryevich • Andreo de Bogolubovo • Gleb of Kyiv • Miĥaelo la 1-a de Vladimiro • Vsevolod III the Big Nest • Ivan Yuryevich • Boris Yurevich • Olga Yuryevna • Q4104908 • Mstislav, Duke of Novgorod • Q61881734 • Peter of Murom vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georgo la Longbraka (ruse Юрий Долгорукий (Jurij Dolgorukij); 1090-aj jaroj15-a de majo 1157), filo de Vladimiro la 2-a de Kievo, nomita Vladimiro Monomaĥo, estis princo de la Suzdala princlando, el la rurikidoj. Ekde la 1130-aj jaroj agadis por ekregi Kievon, pro kio ricevis la kromnomon Dolgorukij (Longbraka). La ĉefprinco de Kieva Regno en 11491151.

Dum lia regado en rusiaj kronikoj estis unuafoje menciita Moskvo. La princo, kiu multe atentis pri defendeblo de siaj urboj, fortikigis Moskvon per novaj lignaj muroj kaj foso. Tial tradicie tiun princon oni rigardas fondinto de Moskvo[1].

La asteroido 7223 Dolgorukij estas nomita omaĝe al lia memoro.

La nomo[redakti | redakti fonton]

En la moderna rusa lingvo oni iom anakronisme nomas la princon Юрий /'jurij/, kio estas unu el la modernaj normaj formoj de la nomo Georgo. En la epoko kiam vivis la princo tia formo ankoraŭ ne stabiliĝis, kaj la kronikoj nomas lin jen Гюрги /'ģurģi/, jen Дюрги /'ďurģi/. Tial la ĝusta esperantigo estas traduki formon normigitan per formo norma, t.e. per Georgo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sergio Pokrovskij: Moskvo jubileas. «Monato», 1997, n–ro 9, p. 22a.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]