Georgo la Longbraka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Georgo la Longbraka
Dolgorukiy.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 30-an de novembro 1094 (1094-11-30)
Morto 15-an de majo 1157 (1157-05-15) (62-jara)
en Kievo
Tombo Church of the Saviour at Berestove
Ŝtataneco Kieva Regno, Rusio
Profesio politikisto
Lingvoj antikva rusa lingvo
Familianoj
Infanoj Rostislav Yuryevich, Andreo de Bogolubovo, Gleb of Kiev, Miĥaelo la 1-a de Vladimiro, Vsevolod the Big Nest, Ivan Yuryevich, Boris Yurevich, Olga Dolgorukiy, Q4104908, Q4305615, Q61881734
Patro Vladimiro la 2-a de Kievo
Frat(in)oj Euphemia of Kiev, Q4056710, Mstislav la 1-a de la Kieva Regno, Viacheslav I of Kiev, Yaropolk II of Kiev
v  d  r
Information icon.svg

Georgo la Longbraka (ruse Юрий Долгорукий (Jurij Dolgorukij); 1090-aj jaroj15-a de majo 1157), filo de Vladimiro Monomaĥo, estis princo de Suzdala princlando, el la rurikidoj. Ekde la 1130-aj jaroj agadis por ekregi Kievon, pro kio ricevis la kromnomon Dolgorukij (Longbraka). La ĉefprinco de Kieva Regno en 11491151.

Dum lia regado en rusiaj kronikoj estis unuafoje menciita Moskvo. La princo, kiu multe atentis pri defendeblo de siaj urboj, fortikigis Moskvon per novaj lignaj muroj kaj foso. Tial tradicie tiun princon oni rigardas fondinto de Moskvo[1].

La asteroido 7223 Dolgorukij estas nomita omaĝe al lia memoro.

La nomo[redakti | redakti fonton]

En la moderna rusa lingvo oni iom anakronisme nomas la princon Юрий /'jurij/, kio estas unu el la modernaj normaj formoj de la nomo Georgo. En la epoko kiam vivis la princo tia formo ankoraŭ ne stabiliĝis, kaj la kronikoj nomas lin jen Гюрги /'ģurģi/, jen Дюрги /'ďurģi/. Tial la ĝusta esperantigo estas traduki formon normigitan per formo norma, t.e. per Georgo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sergio Pokrovskij: Moskvo jubileas. «Monato», 1997, n–ro 9, p. 22a.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]