Tariq Ramadan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tariq Ramadan
Tariq Ramadan - foto de Joshua Sherurcij (2009)
Tariq Ramadan - foto de Joshua Sherurcij (2009)
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1962 (1962-08-26) (61-jaraĝa)
en Ĝenevo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Al-Azhar-universitatoUniversitato de Ĝenevo
Familio
Patro Said Ramadan
Frat(in)o Hani Ramadan
Okupo
Okupo islamologo • teologo
TTT
Retejo http://www.tariqramadan.com/
vdr

Tariq RAMADAN (n. la 26-an de aŭgusto 1962 en Ĝenevo; en araba lingvo ‏طارق رمضان‎, DMG Ṭāriq Ramaḍān) estas svisa islama sciencisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tariq Ramadan estas svisa islama sciencisto kaj ĵurnalisto, kies familio venis de Egiptio.

Li estas nepo de Hasan al-Banna (kiu fondis la asocion Islama Frataro) kaj filo de Said Ramadan, li havas kvin gefratojn. Li estas grava filozofo pri eŭropa Islamo, sed li ne uzas la nocion „Eŭroislamo“ de Bassam Tibi. Tariq Ramadan estas grava por junaj islamanoj en Eŭropo kaj li propagandas la partoprenon de islamanoj en la okcidenta societo.

Partopreno de islamanoj en la svisa societo[redakti | redakti fonton]

Tariq Ramadan propagandis, en intervjuo dum stel-hora elsendo de la svisa televido SF1, la partoprenon de islamanoj en la svisa societo laŭ la 3 "L": leĝo, lingvo kaj lojaleco.

  • Leĝo: La islamanoj devas respekti la lokan leĝaron.
  • Lingvo: La islamanoj lernu la lokan lingvon.
  • Lojaleco: La islamanoj estu lojalaj al la ŝtato.

Li konsideras, ke la islamanoj ne havas nacian identecon, ĉar islamo estas universala intregrante tamen diversecon.

Profesio[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu la oficialan paĝon kaj en Germana Nacia Biblioteko en eksteraj ligiloj. Vidu ankaŭ la interesan glosaron pri islamaj nocioj en oficiala paĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]