Jolande Sap

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jolande Sap
Jolande Sap
Jolande Sap
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1963 (1963-05-22) (60-jaraĝa)
en Venlo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Universitato de Tilburg vd
Partio Verdo-Maldekstro vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikisto • kolumnisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johanna Catharina Maria (Jolande) SAP (naskiĝis la 22-an de majo 1963 en Venlo) estas nederlanda ekonomikistino kaj politikistino.

Ŝi studis ekonomikon je la Universitato de Tilburg. Poste ŝi laboris por tiu universitato kaj ankaŭ por la Universitato de Amsterdamo. Pliposte ŝi laboris por emancipiĝokonsilantaro de la Ministerio de Socialaj Aferoj kaj Laborebleco, por la konsiloficejo LEEFtijd (Aĝo) kaj en la edukado/instruado.

Ekde la 2-an de septembro 2008 ŝi estas membro de la parlamento (Dua Ĉambro) por la verdula partio GroenLinks. Kiel parlamentanino ŝi okupis sin per financaj aferoj. Je la 16-a de decembro 2010 ŝi postsekvis sian sampartianon Femke Halsema kiel parlamenta delegitino kaj partigvidantino.

Jolande Sap kunvivas en Amsterdamo kaj havas du gefilojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]