Harvey Milk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harvey Bernard Milk
Persona informo
Harvey Milk
Naskonomo Harvey Bernard Milk
Naskiĝo 22-a de majo 1930
en Woodmere
Morto 27-a de novembro 1978
en San-Francisko
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Mortigita de Dan White vd
Tombo San Francisco Columbarium vd
Religio judismo
Lingvoj angla vd
Loĝloko San-Francisko vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Ŝtata Universitato de Nov-Jorkio ĉe Albany • Bay Shore High School vd
Partio Demokrata Partio
Profesio
Okupo komercisto
Aktiva dum 1951– vd
Urbestrarano de San Francisko
Dum 8-a de januaro 197827-a de novembro 1978
Sekvanto Harry Britt
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Harvey MILK (naskiĝis la 22-an de majo 1930 en Woodmere kaj mortis la 27-an de novembro 1978 en San-Francisko) estis usona politikisto kaj aktivulo por la rajtoj de gejoj kaj lesboj, la unua malkaŝe geja urbestrarano de San-Francisko, Kalifornio.[1] Murdita en 1978, li estas taksata martiro de la GLAT-komunumo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Murdo[redakti | redakti fonton]

La 10-an de novembro de 1978, dek monatojn post enposteniĝi, Dan White rezignis sian kontrolantecon, asertante ke lia salajro de 9 600 dolaroj jare ne sufiĉas por la bezonoj de lia familio[2]. Li krome devis alfronti la financajn malfacilaĵojn de sia restoracio kaj kritikojn pri sia kontrolanta agado. Ankaŭ Milk jam rimarkis la tuŝon al siaj enspezoj antaŭ monato, kiam li kaj Scott Smith devis fermi Castro Camera. Post kelkaj tagoj, White pentinte petis, ke oni nuligu lian eksiĝon kaj lasu lin reenposteniĝi[3], kion la urbestro George Moscone komence akceptis[4]. Intertempe, pli profunda pripenso kaj la kontraŭprema interveno de aliaj kontrolantoj (interalie Milk) konvinkis Moscone, ke li nomumu iun pli konforman al la kreskanta etna diverseco de la distrikto, kiun White reprezentis, kaj al la pliliberaliĝanta tendenco de la Kontrolantaro, por ne obstakli la progresajn celojn de la urbestro kaj liaj kunlaborantoj. Tial, kiam White petis la redonon de lia eksiĝa letero, li konstatis, ke la eksiĝo estas jam efektiviĝinta.

Skano de la unua paĝo de ĵurnalo.
Supra parto de la unua paĝo de la San Francisco Chronicle de la 28-a de novembro de 1978, la tago post la murdoj de George Moscone kaj Harvey Milk.

La 18-an de novembro eksplodis la novaĵo ke oni pafe murdis federan deputiton de Kalifornio, Leo Ryan, dum li provis eskapi de Jonestown, Gujano, izolita komunumo konstruita de kredantoj de la Popola Templo transloĝiĝintaj el Sanfrancisko, kien li iris por inspekti la situacion. La sekvan tagon venis la novaĵo de la kolektiva sinmortigo de la popoltemplanoj. Hororo kreskis kiam oni eksciis, ke pli ol kvarcent loĝantoj de Jonestown mortis.[5] Dan White komentis al du helpantoj kiuj kunklopodis por lia reenposteniĝo, "Cu vi vidas? Unu tagon mi estas sur la unua paĝo kaj la sekvan mi estas tute forbalaita".[6] Post nelonge la nombro da konstatitaj mortoj atingis 900.[7]

Duonhoron antaŭ la gazetara konferenco kie la anstataŭulo de White estis anoncota, li eniris la urbodomon kaj pafe murdis Moscone kaj Milk.

"Agonia urbo"[redakti | redakti fonton]

Skano de la unua paĝo de ĵurnalo.
Supra parto de la unua paĝo de The San Francisco Examiner de la 28-a de novembro de 1978, anoncanta ke Dan White estas akuzita de unuagrada murdo kaj kondamnebla al morto.

Sekve de la kolektiva sinmortigo de Jonestown, Moscone estis plifortiginta la sekurecon ĉe la Sanfranciska Urbodomo. Postvivintaj sektanoj rakontis pri preparekzercoj por la sinmortigo, kiujn Jones nomis White Nights ("blankaj noktoj"). Onidirojn pri la murdoj de Moscone kaj Milk vigligis la hazarda samnomeco de Dan White kaj la sinmortigopreparoj de Jones. La ŝokita Distrikta Prokuroro deklaris la tempan proksimon inter la murdoj kaj la tragedio de Jonestown "nekomprenebla", sed neis ajnan rilaton[4]. La ŝtatestro Jerry Brown ordonis, ke ĉiuj flagoj en Kalifornio estu ĉe duonmasto kaj nomis Milk "laborema kaj sindonema kontrolanto, gvidanto de la sanfranciska geja komunumo, kiu plenumis sian promeson reprezenti ĉiujn siajn reprezentatojn"[8]. La prezidanto Jimmy Carter esprimis ŝokon pri ambaŭ murdoj kaj sendis kondolencojn. La prezidanto de la Kalifornia Asembleo, Leo T. McCarthy, nomis la aferon "freneza tragedio"[8]. La vortoj "Agonia Urbo" staris plej supre en la artikoltitoloj de The San Francisco Examiner la tagon post la murdoj, kaj sur la enaj paĝoj artikoloj pri la murdoj sub la titolo "Nigra Lundo" estis presitaj tuj apud aktualigoj pri kadavroj resendataj el Gujano. Redakcia artikolo priskribanta "urbon kun pli da malĝojo kaj malespero en la koro ol iu ajn urbo devus porti" plue demandis kiel tiaj tragedioj povus okazi, aparte al "viroj de tia varmo kaj grandvideco kaj grandaj energioj"[9]. Dan White estis akuzita pri du murdoj kaj arestita sen kaŭcio. Li estis kondamnebla al morto pro la ĵusa aprobo de ŝtata proponaĵo permesanta mortpunon aŭ dumvivan malliberon por murdinto de registarano[10]. Unu analizo de la monatoj ĉirkaŭ la murdoj nomis 1978 kaj 1979 "la plej emocie detruaj jaroj en la fabelece makula historio de Sanfrancisko"[11].

La 32-jara White, antaŭe armeano en la Vjetnama Milito, estis kampanjinta per severaj kontraŭkrimaj promesoj en sia distrikto. Kolegoj deklaris, ke li estas efike laborinta "tute usona knabo". Li estis ricevonta premion la sekvan semajnon pro savo de virino kaj infano de 17-etaĝa brulanta domo kiam li estis estingisto en 1977. Kvankam pli frue en la jaro li estis la sola kontrolanto kiu voĉdonis kontraŭ urba leĝo de Milk pri gejaj rajtoj, li laŭcite estis dirinta, "Mi respektas la rajtojn de ĉiuj homoj, inklude gejojn". En la komenco Milk kaj White rilatis bone. Geja asistanto de White memoris, "Dan havis pli da komunaĵoj kun Harvey ol iu alia en la kontrolantaro"[12]. White voĉdonis por subteni centron por gejaj maljunuloj kaj por honori la 25-an datrevenon kaj pioniran laboron de Del Martin kaj Phyllis Lyon[12].

Tamen, post la voĉdono de Milk por mensa kuracejo en la distrikto de White, ĉi tiu rifuzis paroli kun li kaj komunikis nur kun unu el liaj asistantoj. Aliaj konatoj memoris White tre intensa. "Li estis impulsema . . . Li estis konkuremega viro, obsede tia . . . Mi pensas, ke li ne povis elteni malvenkon", la asista estingistestro de Sanfrancisko diris al ĵurnalistoj][13]. La unua kampanjomastrumanto de White, eksiĝinta meze de la kampanjo, diris al ĵurnalisto, ke White estis egoisto kaj klare kontraŭgeja, kvankam en la gazetaro li neis tion[14]. La kunuloj kaj apogintoj de White priskribis lin kiel "homon kun boksista karaktero kaj impona kapablo vartadi ofendiĝon"[14]. La asistanto, kiu prizorgis komunikadon inter White kaj Milk, memoris: "Parolante kun li, mi komprenis, ke li rigardas Harvey Milk kaj George Moscone kiel reprezentantajn ĉion, kio estas malbona en la mondo"[15].

Kolora foto de surskribita memorplato.
La bronza memorplato kovranta la cindron de Milk ĉe 575 Castro Street. Unu parto de la subskribo tekstas: "La fotilejo kaj kampanja ĉefoficejo [de Harvey Milk] ĉe 575 Castro Street kaj lia loĝejo en la supra etaĝo estis centroj de komunuma aktivismo por ampleksa gamo de homrajtaj, mediaj, laboristaj, kaj kvartalaj aferoj. La laboremo kaj atingoj de Harvey Milk por la bono de ĉiuj sanfranciskanoj gajnis por li vastan respekton kaj apogon. Lia vivo estas inspiro al ĉiuj dediĉitoj al egalŝanceco kaj al la fino de bigotado."

Kiam la amikoj de Milk serĉis veston por la ĉerko en lia ŝranko, ili konstatis kiom trafis lin la lastatempa malpliigo de lia postena salajro. Ĉiuj liaj vestoj estis disfalantaj kaj ĉiuj liaj ŝtrumpoj havis truojn[16]. Oni kremaciis liajn restaĵojn kaj dividis la cindron. La plejparton liaj amikoj disĵetis sur la Golfo de Sanfrancisko. Alian parton oni enkapsuligis kaj enterigis sub la trotuaron ĉe 575 Castro Street, kie Castro Camera situis. Memora monumento por Milk estas en la grunda etaĝo de la Sanfranciska Kolumbario[17]. Harry Britt, unu el la kvar homoj kiujn Milk listigis en sia bendo kiel akcepteblan anstataŭulon se li estos murdita, estis elektita por la posteno de la aganta urbestro, Dianne Feinstein[18].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cone, Russ. (8-a de januaro 1978) Feinstein Board President. The San Francisco Examiner, p. 1.
  2. (11-a de novembro 1978) “Mayor Hunts a Successor for White”, The San Francisco Examiner (en), p. 3. Alirita 20-a de novembro 2021.. .
  3. “White Changes Mind—Wants Job Back”, The San Francisco Examiner (en), p. 3. Alirita 20-a de novenbro 2021.. .
  4. 4,0 4,1 Les Ledbetter (29-a de novembro 1978). 2 deaths mourned by San Franciscans (angle). nytimes.com. Alirita 18-a de novembro 2021..
  5. Downie Jr., Leonard (22-a de novembro 1978). "Bodies in Guyana Cause Confusion; Confusion Mounts Over Bodies at Guyana Cult Site; Many Missing in Jungle", The Washington Post, p. A1.
  6. Weiss, p. 218.
  7. Barbash, Fred (25-a de novembro 1978). "Tragedy Numbs Survivors' Emotions; 370 More Bodies found at Cult Camp in Guyana; A Week of Tragedy in Guyana Dulls Survivors' Emotions", The Washington Post, p. A1.
  8. 8,0 8,1 (28-a de novembro 1978) “Reaction: World Coming Apart”, The San Francisco Examiner (en), p. 2. Alirita 20-a de novembro 2021.. .
  9. (28-a de novembro 1978) “A Mourning City Asks Why”, The San Francisco Examiner (en), p. 20. Alirita 20-a de novembro 2021.. .
  10. (28-a de novembro 1978) “No Bail as D.A. Cites New Law”, The San Francisco Examiner (en). Alirita 20-a de novembro 2021.. .
  11. Hinckle 1985, p. 14
  12. 12,0 12,1 John Geluardi (30-a de januaro 2008). Dan White's Motive More About Betrayal Than Homophobia (angle). Arkivita el la originalo je 2012-08-05. Alirita 18-a de novembro 2021..
  13. William Carlsen (29-a de novembro 1978). Ex‐Aide Held in Moscone Killing Ran as a Crusader Against Crime (angle). nytimes.com. Alirita 18-a de novembro 2021..
  14. 14,0 14,1 Hinckle 1985, p. 30
  15. Hinckle 1985, p. 40
  16. Shilts 1982, paĝo283
  17. Jill Loeffler. Columbarium in San Francisco: Pictures & Tips to Visit this Hidden Gem (angle). sftourismtips.com. Alirita 18-a de novvembro 2021..
  18. Miller 1994, p. 408

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carter, David (2004). Stonewall: The Riots that Sparked the Gay Revolution, St. Martin's Press. ISBN 0-312-34269-1
  • Clendinen, Dudley, and Nagourney, Adam (1999). Out for Good: The Struggle to Build a Gay Rights Movement in America, Simon & Schuster. ISBN 0-684-81091-3
  • de Jim, Strange (2003). San Francisco's Castro, Arcadia Publishing. ISBN 978-0-7385-2866-3
  • Duberman, Martin (1999). Left Out: the Politics of Exclusion: Essays, 1964–1999, Basic Books. ISBN 0-465-01744-4
  • Hinckle, Warren (1985). Gayslayer! The Story of How Dan White Killed Harvey Milk and George Moscone & Got Away With Murder, Silver Dollar Books. ISBN 0-933839-01-4
  • Leyland, Winston, ed (2002). Out In the Castro: Desire, Promise, Activism, Leyland Publications. ISBN 0943295878
  • Marcus, Eric (2002). Making Gay History, HarperCollins Publishers. ISBN 0-06-093391-7
  • Miller, Neil (1994) Out of the Past: Gay and Lesbian History from 1869 to the Present, Vintage Books. ISBN 0-679-74988-8
  • Shilts, Randy (1982). The Mayor of Castro Street: The Life and Times of Harvey Milk, St. Martin's Press. ISBN 0-312-52330-0
  • Smith, Raymond, Haider-Markel, Donald, eds., (2002). Gay and Lesbian Americans and Political Participation, ABC-CLIO. ISBN 1-57607-256-8
  • Weiss, Mike (1984). Double Play: The San Francisco City Hall Killings, Addison Wesley Publishing Company. ISBN 0-201-09595-5

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]