Frank Abagnale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frank Abagnale
Persona informo
Naskonomo Frank William Abagnale, Jr.
Aliaj nomoj Frank Adams • Robert Black • John Calcagne • Robert F. Conrad • James Franklin • Robert Leeman • Robert Monjo • Peter Morelli • Franck Rogers • Frank Williams • Barry Allen • Frank Connors
Naskiĝo 27-an de aprilo 1948 (1948-04-27) (75-jaraĝa)
en Bronxville
Lingvoj angla
Loĝloko Tulsa
Ŝtataneco UsonoFrancio
Alma mater Iona Grammar School • Iona Preparatory School
Infanoj 4
Okupo
Okupo entreprenisto • security consultant • filmaktoro • entreprenisto
vdr

Frank William Abagnale ([fræŋk ˈwɪljəm ]; elparolo Frenk Ŭiljam Abignejl) (naskiĝis la 27-an de aprilo 1948 en Bronxville, Novjorkio) estas usona ŝtatano, kiu iĝis konata en fino de la 1960-aj jaroj kaj en komenco de la 1970-aj jaroj kiel impostoro (nomuzurpinto) kaj ĉekotrompisto. Li estas hodiaŭ konsilisto de diversaj bankoj, fluglinioj, hoteloj kaj aliaj entreprenoj per sia firmao Abagnale & Associates en temoj kiel ĉekotrompisto kaj dokumenta falsado.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro vendis en la postmilita tempo tajpomaŝinojn tre profitdone en Madison Avenue en Novjorko. La juna Frank havis al sia patro tre internan rilaton kaj vivis post disiĝo kaj posta divorco de la gepatroj, kun la patro, sed la instanco decidis por gardado ĉe la patrino, post kiam la junulo misuzis dum monatoj benzinajn ĉekojn de la patro, por akiri grandajn monsumojn. La divorco de la gepatroj kaj la kolapso de patra entrepreno kondukis al tio, ke Frank translokiĝis en Novjorkon en 1964 kun ĉeklibro kaj 200 usonaj dolaroj sur la konto. Li volis tie trovi bonŝancon, sed li baldaŭ rekonis, ke li sen lerneja finatestilo kaj kun hora salajro de 1,50 USD ne povis tiel vivi, kiel li imagis.

Antaŭ sia 21-jara aĝo, li “atingis” damaĝan sumon de ĉ. 2,5 milionoj da USD en 26 landoj. Li eldonis la monon grandparte por luksaj varoj; kiel nomuzurpinto ŝajnigis sin esti kunpiloto de Pan Am; pli poste prezentis sin interalie kiel kuracisto kaj advokato, certe sen grava respondeca areo kaj ĉiam en timo pro senvualiĝo.

Post kiam oni arestis lin en 1969 en Francio, oni transdonis lin el la franca prizono de Perpignan al Svedio, kiu li plu sidis en prizono en Malmö. Abagnale estis transdonita al Usono kaj oni juĝis lin tie je 12-jara prizono. La usona registaro proponis al li en 1974 antaŭtempan liberiĝon kontraŭ oferto de sia krimkapablaj kono kaj sperto. Dum la F.B.I. direktis lian agadon en leĝan laboron, li iĝis intertempe unu de la plej konataj fakspertuloj de la areo en Usono.

Li aperis en 1977 en la spektaklo To Tell the Truth. Li kaj du aliaj kandidatoj imitis lin. Oni devis diveni, kiu estas la vera Frank Abagnale.

Filmigo[redakti | redakti fonton]

Laŭ lia vivo estis verkita la romano, fare de Stan Redding kaj kun helpo de Abagnales. Tio estis filmigita sub titolo Catch Me If You Can fare de Steven Spielberg, sur kies scenaro li same kunlaboris. La rolon de Abagnale ludis Leonardo DiCaprio. Lia kontraŭulo estis Carl Hanratty de F.B.I., ludita de Tom Hanks. Abagnale aperas en la filmo ete inter francaj policistoj, kiuj arestis lin je la kristnaska vespermanĝo en Montrichard.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • Frank W. Abagnale, Jr., Steven Spielberg: „Catch Me If You Can“ (2002)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]