Aristides de Sousa Mendes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aristides de Sousa Mendes
Persona informo
Naskonomo Aristides de Sousa Mendes
Naskiĝo 19-an de julio 1885 (1885-07-19)
en Viseu
Morto 3-an de aprilo 1954 (1954-04-03) (68-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj portugala
Ŝtataneco PortugalioReĝlando Portugalio
Alma mater fakulato pri juro de la Universitato de Koimbro
Familio
Frat(in)o César de Sousa Mendes
Okupo
Okupo diplomatoadvokato
TTT
Retejo https://fundacaoaristidesdesousamendes.pt/
vdr

Aristides de Sousa Mendes estis konsulo de Portugalio en Bordozo en 1940,[1] kiam la germana armeo invadis Francion. Ido de burĝa familio, li estis konvinkita konservativulo kaj fervora katoliko. En novembro 1939 li ricevis la cirkuleron de la portugala Ministerio pri eksterlandaj aferoj, kiu detaligis por la diplomatoj eksterlande postenantaj la kategoriojn de individuoj por kiuj ne plu eblos liveri vizojn sen antaŭa permeso el Lisbono. Interalie estis: "eksterlandanoj sen difinita, kontestata au konflikta nacieco, la senpatriuloj, la portantoj de Nansenpasportoj (liveritaj de la Ligo de Nacio), la rusoj..., la judoj elpelitaj el sia denaska lando au alidevenaj, la eksterlandanoj transirantaj al Ameriko sed sen vizo aŭ transirpermesilo...".

Precipe inter la 17-a kaj la 23-a de junio 1940, helpata de sia edzino, de sia plejaĝa filo kaj de la malabunda personaro, kiun li disponis, laborante tage kaj nokte, li subskribis proksimume 30000 vizojn. Per tiu "krima" malobeo al sia registaro li savis saman nombron da homaj vivoj. En Israelo li estas agnoskita inter la plej elstaraj justuloj, savinte rekordan nombron da judoj. Li havis neniun alian motivon por sia konduto krom sia homeca konscienco.

Salazar severe punis lin: li finis sian vivon en plena mizero kaj forlaso. Li mortis en 1954.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(Fonto: franclingva vikipedio. Kompletigota)