Oscar Peterson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oscar Peterson
Oscar Peterson (1977)
Oscar Peterson (1977)
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1925 (1925-08-15)
en Montrealo
Morto 23-an de decembro 2007 (2007-12-23) (82-jaraĝa)
en Misisogo
Mortokialo rena malfunkcio
Tombo Erindale
Lingvoj angla
Loĝloko Montrealo
Ŝtataneco Kanado
Alma mater The Royal Conservatory of Music • High School of Montreal
Familio
Frat(in)o Daisy Sweeney
Okupo
Okupo ĵazpianisto • bandestrokomponisto • muzikologo • aktoro
TTT
Retejo https://oscarpeterson.com
vdr

Oscar Emmanuel Peterson (* 15-an de aŭgusto 1925 en Montrealo; † 23-an de decembro 2007 en Misisogo) estis kanada ĵazpianisto kaj -komponisto. Duke Ellington nomis lin „Maharaĝo de la klavoj“. Li publikigis pli ol 200 sonregistraĵoj, gajnis Grammy-ojn kaj multajn pluajn distingilojn dum sia kariero. Oni rigardas lin kiel unu el la plej sukcesaj ĵazpianistoj ĉiuepokaj, kiu ludis dum sia 65-jara kariero dum miloj da koncertoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oscar Peterson 1977 en Munkeno

La gepatroj kaj gefratoj de Peterson ludis en familia bando, kiu edukis lin je la aĝo de kvin jaroj unue ĉe la trumpeto. Pro malsaniĝo je tuberkulozo li transiris en la aĝo de ses jaroj al piano.

Lia venko kiel 14-jarulo en amatorkonkurso popularigis lin jam tiel, ke li ricevis propran surlokan radiosektaklon. En 1944 li membriĝis en la orkestro de Johnny Holmes, en kiu li ellernis komponadon kaj aranĝadon. Tri jarojn poste li fondis kun Bert Brown (baso) kaj Frank Gariepy (frapinstrumentaro) sian unuan triopon, kies prezentadojn en Alberta Lounge je Montrealo regule dissendis loka radiostacio. Per tio lin malkovris en 1949 Norman Granz, kiu prezentis lin kiel surpriza gasto kadre de sia koncertvojaĝo Jazz at the Philharmonic en la novjorka Carnegie Hall. Dum du jaroj ili vojaĝis kune tra usonaj koncertejoj.

En 1952 Peterson fondis novan triopon kun basisto Ray Brown kaj gitaristo Barney Kessel, kiun jaron poste anstataŭis Herb Ellis. Kun kvaropo, ekestinta post alveno de frapinstrumentisto J. C. Heard, Peterson akompanis Lesteron Young (Lester Young with the Oscar Peterson Trio). Post la eksiĝo de Ellis en 1958 Peterson denove enprenis per Ed Thigpen frapinstrumentiston, kaj la ensemblo daŭrigis ĝis 1965 kun ĉi tiu personaro, aŭdebla aparte impone sur la disko "Night Train" el 1962. Ĉi tiuj du triopoj apartenas ĝis nun al al plej sukcesaj de la ĵazhistorio.

Ekde meze de la 1950-aj jaroj komencis multaj sonregistradoj kaj koncertoj kun ĉiuj ĵazfamuloj kiel Ella Fitzgerald, Billie Holiday, Carmen McRae, Louis Armstrong, Lester Young, Count Basie, Charlie Parker, Quincy Jones, Stan Getz, Coleman Hawkins, Dizzy Gillespie, Roy Eldridge, Clark Terry, Freddie Hubbard kaj la Modern Jazz Quartet. Paralele al tio Peterson komencis ekde fine de la 1960-aj jaroj solistan karieron, kies sonregistraĵoj apartenas al liaj plej gravaj sukcesoj.

La triopo de Oscar Peterson kun la personaro Niels-Henning Ørsted Pedersen (baso) kaj Louis Hayes (frapinstrumentaro) en 1971 dum koncerto en Akeno

Meze de la 1970-aj jaroj Ray Brown forlasis la triopon, lin anstataŭis la dana basisto Niels-Henning Ørsted Pedersen (sed ankaŭ Dave Young). Foje ankaŭ kun ili surdiskigis gitaristo Joe Pass. Pro sia populareco Peterson ricevis en la 1980-aj jaroj propran televidspektaklon, en kiu li ofte spontane improvizis kun konataj ĵazmuzikistoj.

Lia famo respeguliĝas en la sep Grammy-oj, kiujn li ricevis inter 1975 kaj 1991. En 1993 oni distingis lin per la premioj Glenn Gould Prize, en 1999 per Praemium Imperiale de la Japana Arta Asocio pro lia vivoverkaro. Dum sia kariero li akutimiĝis al ĉiuj stiloj de la ĉeftendenca ĵazo. En sia Canadiana Suite li alroksimiĝis eĉ al klasikaj komponaĵoj. Oscar Peterson produktis pli ol 100 diskojn.

Dum prezentado en la novjorka ĵazklubejo Blue Note li suferis en 1993 apopleksion, de kiu li kelkajn jarojn poste tiom resaniĝis, ke li povis koncerti per nur unu mano. En 1995 ekestis sonregistraĵoj kun liaj kolegoj Benny Carter kaj Clark Terry ("The More I See You"), sekvan jaron kun muzikistoj de la venonta generacio kiel Roy Hargrove kaj Ralph Moore. En 1998 li denove gastis en Munkeno kun Ulf Wakenius samkiel en la novjorka klubejo Blue Note kun Milt Jackson (The Very Tall Band). Sian lastan koncerton en Germanujo Peterson prezentis kune kun Ulf Wakenius (gitaro), Dave Young (baso) kaj Alvin Queen (frapinstrumentaro) la 28-an de aŭgusto 2005 en la dresdena Semperoper.

Oscar Peterson kvarfoje geedziĝis.[1] Li mortis 82-jara la 23-an de decembro 2007 pro ren-malfunkcio en sia domo en Misisogo.

Selekta diskografio[2][redakti | redakti fonton]

  • 1955 – At Zardi’s (Pablo)
  • 1956 – The Oscar Peterson Trio at the Stratford Shakepearean Festival (Verve)
  • 1957 – Oscar Peterson Trio At The Concertgebouw (Verve)
  • 1959 – Ben Webster Meets Oscar Peterson (Verve)
  • 1962 – Very Tall (Verve)
  • 1963 – Night Train (Verve 1963)
  • 1964 – Exclusively For My Friends (MPS, 1964-1968),
  • 1965 – We get Requests (Verve)
  • 1975 – Oscar Peterson And Roy Eldridge (Pablo)
  • 1975 – Oscar Peterson & Harry Edison (Pablo)
  • 1980 – Skol (Pablo)
  • 1981 – Nigerian Marketplace (Pablo)
  • 1986 – Time After Time (Pablo)
  • 1991 – The Legendary Oscar Peterson Trio: Saturday Night At the Blue Note (Telarc)
  • 1996 – Oscar Peterson Meets Roy Hargrove and Ralph Moore (Telarc)
  • 1999 – A Summer Night In Munich (Telarc)
  • 1999 – The Very Tall Band Live at the Blue Note (Telarc)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Richard Cook & Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz on CD, 6th Edition, London, Penguin 2002. ISBN 0-14-017949-6.
  • Oscar Peterson: Meine Jazz-Odyssee. Die Autobiografie von Oscar Peterson mit Richard Palmer, Hannibal Verlag 2003. ISBN 978-3854452348
    Übersetzung von: A Jazz Odyssey: The Life of Oscar Peterson, Continuum 2002

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Naturtalent mit eisernem Willen[rompita ligilo], dpa/Kölnische Rundschau, 26-an de decembro 2007
  2. La selekto de gravaj diskoj de Oscar Peterson okaze pro lia ampleksega verkaro laŭ la taksadoj de Penguin Guide to Jazz. En la listo troviĝas nur diskoj, kiuj ricevis la plej altan (****) resp.vic-plej altan (***(*)) noton. La aŭtoroj rigardas la diskon Night Train, registrita decembron de 1961, kiel plej bona verko de Peterson.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]