Samoa Insularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samoa Insularo
insularo
Akvejo Pacifika oceano
Geografia situo 14° 16′ S, 171° 12′ U (mapo)-14.266666666667-171.2Koordinatoj: 14° 16′ S, 171° 12′ U (mapo) f1
Mapo de Samoa Insularo
Mapo de Samoa Insularo

Map

Nombro de insuloj 14 (+multe da rokoj)
Ĉefa insulo Upolu
Tuta areo 3 028 km²f1
Loĝantoj 260 000 (taksita) f2
Mapo de la Samoa insularo
Mapo de la Samoa insularo
vdr

Samoa Insularo (antaŭe: Navigator-insuloj) estas insularo en Polinezio. La insuloj troviĝas oriente de Fiĝio en la suda parto de Pacifika Oceano. La insularo proksimume ampleksas 3 030 km² kaj 250 000 loĝantojn kaj politike estas partigita en du ŝtatojn :

  • Samoo ( tute, antaŭe nomita Okcidenta Samoo ) - 2 831 km² kun 185 000 da loĝantoj;
  • Usona Samoo aŭ Orienta Samoo - 199 km² kun 65 000 da loĝantoj.

Geologie temas pri altaj insuloj, alidirite insuloj de vulkana origino. Ili estas karakterizitaj de montoklifoj kun densa vegetaĵaro.

Biogeografie la insularo situas en la samoaj tropikaj humidaj arbaroj de la pacifika ekozono. La insularo troviĝas ankaŭ en mara ekoregiono.

La 29-an de septembro 2009 Samoa Insularo estis trafita de cunamo, kiu perdigis la vivon al certe 189 da homoj.