Bulgara abio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bulgara abio
Sendifekta kaj disfalita bulgar-abiaj strobiloj
Sendifekta kaj disfalita bulgar-abiaj strobiloj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Abio Abies
Abies borisii-regis
Mattf.
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)[1]
Arealo de kelkaj abiospecioj
Arealo de kelkaj abiospecioj
Arealo de kelkaj abiospecioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Bulgara abio (Abies borisii-regis) estas specio de abio indiĝena en la montaroj de Balkana duoninsulo. Ĝi troviĝas en Bulgarujo, norda Grekujo, Nord-Makedonujo, Albanujo kaj Serbujo. Ĝi vegetas ĉe altitudoj de 800-1 800 m, sur montoj kun precipitaĵo de pli ol 1 000 mm [2][3][4][5][6]. La scienca nomo honoras Borison la 3-an, dum kies regado ĝi estis priskribita kiel novan specion en 1925. La nomo foje estas citita sen streketo (Abies borisiiregis), kvankam laŭ la preskriboj de la Internacia Kodo de Nomenklaturo por algoj, fungoj kaj plantoj (artikolo 60.9) la streketo estas retenenda.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Abies borisii-regis en Pirin-Montaro, Bulgarujo.

Tiu granda palearktisa ĉiamverda konifero altas ĝis 40–50 m (escepte ĝis 60 m) kaj havas trunkodiametron ĝis 1,5 m. La folioj estas pinglo-similaj, platigitaj, 1,8-3,5 cm longaj kaj 2 mm larĝaj, 0,5 mm dikaj, brile mallume verdaj supre, kaj kun du blu-blankaj strioj de stomoj malsupre. La pinto de la folio estas varia, kutime akra, sed foje iomete entranĉita ĉe la pinto, precipe sur malrapid-kreskantaj ŝosoj sur pli maljunaj arboj. La strobiloj longas 10–21 cm kaj larĝas 4 cm, kun proksimume 150-200 da skvamoj, ĉiu skalo kun elstaranta brakteo kaj du-flugiligitaj semoj; ili disfalas kiam maturaj por liberigi la semojn [2][3][4][5][6]. Ĝi estas proksime parenca al (kaj multrilate mez-forma inter) blanka abio norde en centra Eŭropo, greka abio sude en suda Grekujo, kaj Nordman-abio oriente en norda Turkujo. Iuj botanikistoj traktas ĝin kiel naturan hibridon inter blanka kaj greka abio, dum aliaj traktas ĝin kiel varion de blanka abio (Abies alba var. acutifolia). Alia sinonimo estas Abies pardei [2][3][4][5][6].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Conifer Specialist Group (1998). Abies borisii-regis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006.
  2. 2,0 2,1 2,2 angle Farjon, A. (1998). World Checklist and Bibliography of Conifers. Royal Botanic Gardens, Kew ISBN 1-900347-54-7.
  3. 3,0 3,1 3,2 angle Rushforth, K. (1987). Conifers. Helm ISBN 0-7470-2801-X.
  4. 4,0 4,1 4,2 angle Rushforth, K. (1999). Trees of Britain and Europe. Collins ISBN 0-00-220013-9.
  5. 5,0 5,1 5,2 angle Liu, T.-S. (1971). A Monograph of the Genus Abies. National Taiwan University.
  6. 6,0 6,1 6,2 angle Gymnosperm Database: Abies borisii-regis Arkivigite je 2007-10-31 per la retarkivo Wayback Machine