Asgar Farhadi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asgar Farhadi
Persona informo
اصغر فرهادی
Naskiĝo 7-an de majo 1972 (1972-05-07) (51-jaraĝa)
en Provinco Isfahano
Religio islamoŜijaismoDekduimamismo vd
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco IranoFrancio vd
Alma mater Tarbiat Modares University • Teherana universitato vd
Familio
Edz(in)o Parisa Bakhtavar vd
Infanoj Sarina Farhadi vd
Profesio
Okupo reĝisoro • scenaristoproduktorofilmreĝisorofilmproduktoro vd
Laborkampo skribo vd
Aktiva dum 2002– vd
Verkado
Verkoj About Elly ❦
A Separation ❦
The Past ❦
The Salesman ❦
A Hero vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Asghar Farhadi (naskita en 1972 en Ĥomejni Ŝahr, Irano) estas irana scenaristo kaj kinreĝisoro.Li estas studinta pri teatro, kun BA pri teatro kaj MA pri scenejdirektado de la teherana universitato kaj Tarbiat Modarres Universitato respektive. Farhadi produktis mallongajn 8mm kaj 16mm filmojn en esfahana filio de Irana Junulara Kina Societo antaŭ ol verki teatraĵojn kaj filmscenarojn por IRIB. Li ankaŭ direktis televidajn seriojn kiel la populara Gesseje Shahr (Rakonto de Urbo) kaj kunverkis la scenaron de sukcesa filmo Ertefae Past Malalta Alto de Ebrahim Hatamikia. Rags day Gobar (Danco en la Polvo) estis lia plenlonga filmo-debuto, kiun li sekvis kun la kritike aklamita Ŝahre Ziba (La Bela Urbo).

Lia tria filmo, Ĉarŝanbesuri (Fajroluda Merkredo) gajnis la Gold Hugo ĉe la 2006 Chicago International Film Festival (Ĉikaga Internacia Kinofestivalo).

Lia kvara filmo, Darbareje Eli (Pri Eli) gajnis la Silver Bear for Best Director (Arĝenta Urso por plej bona Reĝisoro) ĉe 59-a Berlina Internacia Filmfestivalo same kiel Plej Bona Filmo ĉe Tribeca Film-Festivalo. Ĝi temas pri grupo da junaj iranaj familioj, kiuj kunvojaĝas al la Kaspia Maro, kio turniĝas al tragedio. Fama filmoteoriisto kaj filmkritikisto, David Bordwell nomis ĝin majstraĵo.

Lia kvina filmo Ĝodaije Nader az Simin (Disiĝo de Nader de Simin), premieris la 9an de februaro 2011 ĉe la 29-a Fajr International Film Festival (Faĝr Internacia Film-festivalo) en Teherano kaj ricevis bonegajn recenzon flanke de Irana Societo de Film-Kritikistoj. Ĝi gajnigis al Farhadi kvar premiojn inkluzive tiun de Plej Bona Reĝisoro (por la tria fojo post Fajroluda Merkredo kaj Pri Eli). La 15an de februaro 2011 ĝi ankaŭ partoprenis en konkurso ĉe la 61-a Berlin International Film Festival (Berlina Internacia Filmfestivalo) kiu finfine gajnigis al li la Oran Urson por la Plej Bona Filmo, iĝante la unua irana filmo, kiu gajnis la Oran Urson.

En 2021 aperis lia plej nova filmo "A Hero" (Heroo) kiu gajnis la Grand Prix en Cannes[https://klara.be/luister/select/espresso/a-hero-is-weer-een-geweldige-film-van-asghar-farhadi 1].

Filmo kaj muziko[redakti | redakti fonton]

Filmo Darbareje Eli (Pri Eli) kun muziko de Mohsen Namjoo : Nobahari

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Citaĵa eraro Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "https://klara.be/luister/select/espresso/a-hero-is-weer-een-geweldige-film-van-asghar-farhadi", sed la responda etikedo <references group="https://klara.be/luister/select/espresso/a-hero-is-weer-een-geweldige-film-van-asghar-farhadi"/> ne estis trovita; $2