Tiranio Rufino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiranio Rufino
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 345
en Concordia Sagittaria
Morto ĉ. 411
en Mesino
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinaantikva greka vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo teologo • historiisto de kristanismo • verkistotradukistomonaĥohistoriisto vd
Laborkampo Patristiko • translations from Greek • translation into Latin vd
Aktiva en Jerusalemo vd
Verkado
Verkoj Ecclesiastical history ❦
Vita sanctorum patrum vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tiranio Rufino estas konata kiel monaĥo kiu tradukis el la greka lingvo la verkojn de la grekaj Patroj de la Eklezio kaj ankaŭ kiel teologo kaj historiisto. Li naskiĝis en Concordia Sagittaria najbare de la hodiaŭa Venecio ĉirkaŭ 345.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Je aĝo de dek kvin jaroj Rufino elmigris al Romo kie konatiĝis kun Sankta Hieronimo. Ĉirkaŭ la 368 li revenis al sia regiono, kaj loĝis en Akvilejo kie li sin dediĉis al la asketa vivo algrupiĝante al aro de ankoraŭ senregulaj monaĥoj. Ĉirkaŭ la jaro 370, li petis kaj ricevis la bapton. Post la malfondo de la grupo stilmonaĥe asketiĝanta, en 373, li iris al Egiptio por kontakti la fontojn de la plej pura asketa vivo: tie li trakuris la dezertojn de la Malalta Egiptio renkontante multajn renomajn monaĥojn: tiuj ame meditantaj pri Dio komunikis al li kion ili alprenis rekte el sia sentata proksimeco al Dio. En Aleksandrio li disĉiple vizitis famajn, pro scienco kaj sankteco, majstrojn precipe Didimon la blindulon, kiu al li malkovris la trezorojn de la ekzegezo kaj teologio de Origeno; li spertis apartan kontakton kun la verkoj de kromaj grekaj Patroj, inter kiuj Atanazio el Aleksandrio kaj la Kapadociaj Patroj. Tiuj jaroj pasintaj en Egiptio estis por Rufino gravaj por liaj spirita kaj intelektula formiĝo.

Li laŭire vizitis la egiptan dezerton kune kun Melania la malpli juna.[1] Ĉirkaŭ la finiĝo de la 377 Rufino revenis al Jerusalemo kaj, sur la Olivarba monto, apud la monaĥinejo starigita de Melania, al li estis konfidita la monaĥejo. Tiuj monaĥ(in)aj komunumoj fariĝis centro de aktiveco spirita, intelektula kaj bonfara. En la 393 Rufino estis ordinita sacerdoto per la sakramenta marsurmeto de episkopo Johano el Jerusalemo.

En 393, kune kun Hieronimo, Rufino estis kuntrenita en la disputon “origenisman” kaŭzitan de Epifanio el Salamis[2]. Rufino daŭrigis esti fidela al la memoro de la granda aleksandria majstro, dum Hieronimo partianiĝis kun la kontraŭorigenistoj. Post la unua kontrasto, solvita en 397 per la repacigo inter la du amikoj, T. Rufino revenis al Italio kaj al Romo 398, kie li tradukis la Perì Archôn (Pri la Principoj) de Origeno, eliminante el ĝi la esprimojn kiuj al li ne ŝajnis laŭortodoksaj. Hieronimo, informita de romaj amikoj, laŭsiakutime akre reagis per diversaj verkoj ignorante amikecon...

Rufino, reatinginte Akvilejon, antaŭe sin defendis per adekvataj apologioj, poste preferis sinteni per digneca silento. Ĉi-tie li sin dediĉis al fekunda literatura aktiveco, precipe de tradukado, por konigi al Okcidento la verkojn de la Grekaj Patroj. Fronte al la minacoj, poste realiĝintaj, de barbaraj invadoj, li forlasis Akvilejon kaj retiriĝis en monaĥejon najbare de Romo. En 410 ankaŭ Romo estis konkerita kaj ruinigita de Vandaloj, sed intertempe Rufino kun aro da amikoj estis forfuĝinta al Sicilio, kie li forpasis eble en 411 sekve de grava malsano.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Tiranio Rufino grande gravis por la kultura disvolviĝo de Okcidento ĉar per siaj tradukoj li igis alireblaj al la latinidoj la pensojn de la Grekaj Patroj, aparte tiu de Origeno. Pretiĝinte per valora literatura kompetenteco, li morale kaj intelekte strebis alporti la avantaĝan intereson al tiuj kiuj provis aliri la vojon de la progreso. La Rufinaj verkoj divideblas laŭ du grupoj: verkoj originaj (personaj kompilaĵoj, plejofte hazardaj) kaj verkoj tradukitaj.

Originaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Polemikaj verkoj: ili estas tri kuneksaj kun la originisma disputo kaj montras la fortan personecon de Rufino: De adulterazione librorum Origenis, Apologia ad Anastasium papam, Apologia contra Hieronymum;
  • Priekzegeza verko: De Benedictionibus Patriarcharum. Du libroj;
  • Prikatekeza verko: Expositio Symboli. Rufino eksplikas frazon laufraze la Apostolan kredon uzitan en la akvileja eklezio.
  • Prihistoria verko: al la tradukaĵo de la Eklezia Historio de Eŭsebio de Cezareo Rufino aldonis du siajn librojn pritraktantajn la epokon de la jaroj ekde 325 ĝis 395. Ĉe tiu verko figuras ankaŭ la Historia monachorum, pri kiu tamen ne certas lia kompilado.

Tradukaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Rufino provizis grandan helpon al okcidento kaj ĝenerale al la kulturo: liaj tradukaĵoj el la greka, en iuj kazoj estas la unikaj atestoj de ilia ekzisto ĉar eĉ en Oriento malaperis iliaj originaloj.

De Origeno Rufino latinigis:

Trajtoj de la penso de Tiranio Rufino[redakti | redakti fonton]

La polemiko kun Hieronimo kontribuis al obskurado de la figuro de Rufino, sed modernaj esploristoj kaj historiistoj elstarigas lian ekvilibran sintenon kaj lian intelektan kaj teologian integrojn dum fakuloj ĉiam pli ŝatas liajn vidpunktojn pri ekzegezo, teologio, asketeco, historio.

Ekzegezo: li montras filologian atenton, tiam ankoraŭ ĉe albordiĝo.

Teologio: li prezentas la kredon laŭ la konfeso de la Granda Eklezio, kaj prizorgas ke la leganto atingu la tradician kredon. Se la amata kaj ŝatata majstro Origeno malproksimiĝas el la ortodoksio li lin korektas eliminante la kritikatajn esprimojn. Tiu elimino estos la kaŭzo de la akraj polemikoj kun Hieronimo.

Asketeco: li priskribas la seriozecon kaj originalecon de la orienta monaĥismo por influi, kiel fakte okazos, la monaĥismon okcidentan disvastigante kaj kuraĝigante la adopton de la bazilajn regulojn kiujn li en si komunumo jam observis. Ankaŭ por la engaĝiĝanta laikaro li fariĝis majstro pri spiriteco.

Historio: Rufino konigas la historion de la unuaj kristanaj jarcentoj por konforti kaj helpi la kristanaron akcepti la suferojn devenantajn el ilia kredo kaj konduto tra la socio. En liaj vidpunktoj pri historio fakuloj pri tiu scienco vidas ekkontribuojn al la “kristana teologio de la historio”.

Rufino verkisto kaj tradukisto[redakti | redakti fonton]

Rufino, dotita nature per arta sento kaj koninta pri literaturo, aparte tiu kristana, preferis sin meti al la servo de la proksimularo: li tradukas por informi kaj instrui laŭ la kriterioj de sia epoko. Sed ankaŭ en la tradukado li manifestas sian kompetentecon, faras taŭgan uzon de la reelaborado, de la adapto kaj de litera traduko, laŭbezone. Kiam li modifas la originalon, el ĝi tamen li elirigas ĉiam la ĝeneralan signifon de ĉiu ero de la verko. Eĉ en la afero "Origeno" pli ol elimonimo temas plie pri reeinterpreto naskiĝinta el la volo defendi sian majstron. Celante eduki kaj instrui kaj spirite formi sian legantaron, Rufino sukcesas respekti la aŭtoran penson farante literaturan verkon kiu ne paŭsas la originalon en la formo, sed kiu tamen substance restas fidela al la penso kaj spirito de la aŭtoro. Tiranio Rufino rajtas esti pli konsiderata, diras kompententuloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. Origeno estis akuzita pri malmulta ortodoksa akurateco, se ne pri herezo, pro eksceso de alegoriismo en la interpreto de la Sanktaj Skriboj; pri subordigismo de la tri Diaj Personoj; pri teorio pri kromaj provoj post la fina savo

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]