Mihály Eisemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Eisemann
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1898 (1898-06-19)
en Ratkovo
Morto 15-an de februaro 1966 (1966-02-15) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo dirigento • filmkomponisto • komponisto
vdr

Mihály Eisemann [mihAj ejzeman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Eisemann Mihály estis hungara komponisto kaj dirigento, pianisto.

Mihály Eisemann naskiĝis, kiel Egresi Mihály la 19-an de junio 1898 en Hungara reĝlando en Paripás (nuntempa Ratkovo (Serbio)). Li mortis la 15-an de februaro 1966 en Budapeŝto.

Memortabulo de Mihály Eisemann

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Eisemann studis en Tutlanda Hungara Muzikarta Altlernejo ekde 1917, kie li lernis de Zoltán Kodály, Albert Siklós kaj Leó Weiner. Li studis ankaŭ juron. Inter 1923-1927 li pianoludis en amuzejo, kie liaj komponaĵoj havis tutlandan famon. En 1924 li edziĝis. En 1929 li sukcese debutis, kiel komponisto pri opereto. Poste li komponis akompanajn muzikojn por filmoj. Depost la 2-a mondmilito li denove estis pianisto en amuzejo. En 1965 li vizitis Jugoslavion, kie li ricevis estiman prezentadon en teatro.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 21 operetoj, la plej menciindaj estas Miss Amerika debuta en 1929, Egy csók és más semmi (Unu kiso kaj nenio alia) en 1932 (poste filmo en 1940, Bástyasétány 77 (Promenejo Bástya numero 77) (ĉefverko), 1958
  • 12 filmaj muzikaĵoj, la plej menciindaj estas Die Schwebende Jungfrau debuta en 1931, Hyppolit, a lakáj (Hyppolit, la lakeo), elstara hungara filmo, 1931
  • multe da ŝlagroj, la plej menciindaj estas A vén budai hársfák (La maljunaj tilioj en Buda), Csopak, Somló, Badacsony (Csopak, Somló, Badacsony), Negyvenhatos sárga villamoson (Sur flava tramo nro 46), Holdas éj a Dunán (Lunaj noktoj sur Danubo), János legyen fenn a János hegyen (Johano estu sur monto Johano), Jaj, de jó a habos sütemény (Ho, kia bona estas la ŝaŭma dolĉaĵo), Köszönöm, hogy imádott (Mi dankas Vin por amoro) kaj Pá, kis aranyom (Adiaŭo, mia kara)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio