Friedensreich Hundertwasser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedensreich Hundertwasser
Persona informo
Naskonomo Friedrich Stowasser
Naskiĝo 15-an de decembro 1928 (1928-12-15)
en Vieno
Morto 19-an de februaro 2000 (2000-02-19) (71-jaraĝa)
en Queen Elizabeth 2
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj germana
Ŝtataneco AŭstrioNov-Zelando
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno
Okupo
Okupo pentristo • skulptistoarkitekto • poŝtmarkdesegnisto • desegnisto • mediprotektulo • ekologo • grafikartisto
Verkoj Waldspirale
Hundertwasserhaus
TTT
Retejo http://www.hundertwasser.at/
vdr
Hundertwasser (maldekstre) 1965 en Hanovro
Hundertwasser 1998 en Novzelando

Friedensreich HUNDERTWASSER [FRIdnsrajĥ HUNdatvasa] (naskiĝis la 15-an de decembro 1928 en Vieno, Aŭstrio; mortis la 19-an de februaro 2000 sur la ŝipo Queen Elizabeth 2 sur la Pacifiko), estis aŭstra artisto, pentristo kaj arkitekto. Li estis disĉiplo de Albert Paris Gütersloh.

Hundertwasser origine nomiĝis Friedrich Stowasser. Ĉar li deziris, ke lia nomo signifu ion, li en 1949 elektis sian pseŭdonimon:

  • Friedensreich estas ege nekutima germana antaŭnomo; ĝi laŭvorte signifas "paco-riĉa". La germana sufikso "-rich" similas al la vorto "riĉa", sed origine signifas nur "-ulo" (Friederich, Frederiko = paculo).
  • Hundertwasser signifas "centakvo". "Sto" estas la slava vorto por "cent". Li fojfoje uzis ankaŭ la japanan tradukon 百水 (hyaku-sui).

Hundertwasser malŝatis la modernan tendencon desegni ĉion per rektaj linioj kaj ortaj anguloj; li konsideris la rektan linion "tiranaĵo". Tial li desegnis ekzemple domojn, kiuj havas rondajn murojn kaj arkaĵojn aŭ kies fenestroj situas en la sama etaĝo je malsama alto. En pluraj urboj troviĝas t.n. Hundertwasser-domoj, interalie en lia naskiĝurbo Vieno. Lia ideo pri domo estis, ke ĝi aspektu, kvazaŭ la tera surfaco estu tuko kun tranĉo, unu el kies randoj oni levis.

Hundertwasser estis praido de Joseph Maria Stowasser, kiu kompilis tre konatan latinan-germanan vortaron. Hundertwasser desegnis kovrilon por tiu vortaro, kun kiu aperis eldono de 1994.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • "Malebena planko estas melodio por la piedoj."
  • "La rekta linio iĝis absoluta tiranaĵo."
  • "Persono en luata loĝejo devas povi kliniĝi el la fenestro … kaj li devas havi la rajton preni penikon kaj pentri ĉion, kion lia brako povas atingi."

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/07, paĝo 12: Friedensreich Hundertwasser 1928-2000 verkita de Walter Klag.
  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/07, paĝo 14: Orfiĝinta beleco verkita de Evgeni Georgiev.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]