Valerij Ĉkalov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valerij Ĉkalov
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1904 (1904-01-20)
en Ĉkalovsk
Morto 15-an de decembro 1938 (1938-12-15) (34-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Borisoglebsk Higher Aviators School • Orenburg Military Aviation Piloting High School
Familio
Infano Valeriâ Valerʹevna Čkalova
Okupo
Okupo piloto • testpiloto • politikisto • milita adiadisto
vdr

Valerij Paŭloviĉ ĈKALOV (ruse Валерий Павлович Чкалов) naskiĝis la 2-an de februaro 1904 en vilaĝo Vasilovo (nun urbeto Ĉkalovsk), Niĵnij-Novgoroda provinco, Rusia Imperio, pereis la 15-an de decembro 1938 en Moskvo, RSFSR, Sovetunio.

Li estis plej fame konata sovetia testpiloto, kolonelo, Heroo de Sovetunio, deputito de la Supera Soveto de Sovetunio. Li havis esceptan kuraĝon, paciencon kaj sinregadon necesajn dum flugado. Iufoje lin oni eĉ nomis "aera huligano" pro nepermesitaj flugeksperimentoj, pro kio trifoje li estis serioze punita.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Valerij naskiĝis en familio de seruristo Paŭlo Grigorieviĉ Ĉkalov kaj lia edzino Irina Ivanovna, kiu mortis kiam la filo aĝis nur ses jarojn. Vilaĝo Vasilovo situis sur la dekstra bordo de Volgo rivero. La familio estis sufiĉe multenombra - la gepatroj havis dek gefilojn, Valerij estis la kvina filo.

Post sukcesa fino de elementa vilaĝa lernejo Valerij plu studis en teknika lernejo situanta en Ĉerepovec urbo por akiri profesion de mekanikisto.

Ekde 1919 Ĉkalov soldatiĝis en la Ruĝa Armeo, kvankam li estis tiam ankoraŭ dekkvinaĝa adoleskulo. Li revis esti aviadisto kaj petegis permeson de siaj estroj studi por tio ĉi. Ekde 1921 ĝis 1923 li studis en Borisoglebska lernejo de militaj pilotoj, kiun li finis kun altaj laŭdoj.

Ekde 1930 Ĉkalov servis kiel testpiloto en Moskvo. Dum du jaroj li okcentfoje flugis kaj testis pli ol 70 aviadiltipojn. La 3-an de decembro 1931 li pilotis unikan aviadilŝipon kun kvin destrojeroj, kiuj kapablis starti dum flugado.

La 5-an de majo 1935 aviada projektisto Nikolaj Polikarpov kaj testpiloto Valerij Ĉkalov estis dekoritaj pro kreado de perfektaj destrojeroj (inkluzive Polikarpov I-15) per plej prestiĝa Ordeno de Lenin

Ĉefaj atingoj[redakti | redakti fonton]

Aerobatiko[redakti | redakti fonton]

Ĉkalov estas aŭtoro de novaj (tiam) figuroj de aerobatiko:

  • восходящий штопор Ascendanta spiralplonĝo;
  • замедленная бочка Malrapida tino;

Transflugado Moskvo - Lando de Francisko Jozefo - Norda Lando - Petropavlovsk-Kamĉatskij[redakti | redakti fonton]

Transflugado de aviadilo Tupolev ANT-25 startis la 20-an de julio 1936 kaj daŭris 56 horojn, 20 minutojn sen alteriĝo. La tuta longeco de la rekorda itinero estis 9375 km. La ŝipanaro konsistis el tri personoj: ĉefpiloto Valerij Ĉkalov, navigaciisto Aleksandr Belakov (1897-1982) kaj vicpiloto Georgo Baidukov (1907-1994), kiuj ricevis la titolojn de Heroo de Sovetunio kaj po unu Ordeno de Lenin.

Transflugado Moskvo - Norda poluso - Vankuvro (Vaŝingtonio), Usono[redakti | redakti fonton]

en Blanka Domo la 27-an de junio 1937:Baidukov, Ĉkalov, Trojanovskij -USSR ambasadoro, Belakov

Transflugado de aviadilo Tupolev ANT-25 startis la 18-an de junio 1937 kaj daŭris 63 horojn sen alteriĝo. La tuta longeco de la itinero estis 8504 km. Ĝi okazis en pli malfacilaj kondiĉoj ol la unua, ĉar malbona videbleco, oftaj surglaciigoj de la aviadilo, nuboplena ĉielo kaj neĝoplena supraĵo grave obstrukcis pilotadon. Tial la celo San-Francisko ne estis atingita kaj do la ĉefpiloto Ĉkalov la 20-an de junio decidis alteriĝi en la usona urbo Vankuvro (Vaŝingtonio). Tamen la nova rekordo estis registrita kaj meritis grandan admiron de la usona publiko.

La sama ŝipanaro el tri personoj: Ĉkalov, Belakov kaj Baidukov ricevis po unu Ordeno de Ruĝa Standardo.

Familio[redakti | redakti fonton]

La 27-an de februaro 1927 Ĉkalov edziĝis al instruistino Olga Erasmovna Oreĥova (1901 - 1997) loĝinta en Leningrado. La geedzoj havis tri gefilojn: Igor (01.01.1928), Valeria (10.05.1935) kaj Olga (21.07.1939).

Pereo[redakti | redakti fonton]

ĉ-loke falis la flugmaŝino

Valerij Ĉkalov pereis la 15-an de decembro 1938 en la centra aerodromo de Moskvo dum testa pilotado de nova aviadilo projektita de Nikolaj Polikarpov. Antaŭ alteriĝo motoro de la aviadilo subite ĉesis funkcii kaj malgraŭ provoj de la piloto korekti danĝeran situacion la flugmaŝino koliziis. Cerebelo kaj ceteraj gravaj organoj de Ĉkalov estis serioze vunditaj. Urĝa medicina operacio okazis senrezulta kaj post du horoj li mortis. Lia korpo estis kremaciita kaj la cindrujon oni metis en la Kremlan muron ĉe la Ruĝa Placo.

Memoro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]