Hidden Hills
Hidden Hills | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono enfermita komunumo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Usono | ||
Subŝtato | Kalifornio | ||
Kantono | kantono Los-Anĝeleso | ||
Poŝtkodo | 91302 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 725 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 394 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 10′ N, 118° 40′ U (mapo)34.1675-118.66083333333Koordinatoj: 34° 10′ N, 118° 40′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 328 m [+] | ||
Areo | 4,37 km² | ||
Horzono | pacifika tempo: UTC-8 / somera tempo UTC-7 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hidden Hills, California [+] | |||
Hidden Hills estas urbeto kaj tiel nomata "barita komunumo" aŭ "enfermita komunumo" de Usono, tio signifas ke sekuristoj kontrolas la eniron de la ĉirkaŭbarita loĝloko, kio servu al pli la sekureco por la loĝantoj. Hidden Hills situas en la subŝtato Kalifornio kaj en la kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbeto vivis 1 725 loĝantoj sur areo de 4,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 394 loĝantoj/km². La loko iĝis formala loĝloko en 1961. Ĝi situas sur nivelo de 328 metroj super la marnivelo en la Valo San Fernando proksime de la limo al kantono Ventura; la urbocentro de Los-Anĝeleso distancas je 44 kilometroj. Hidden Hills estas tuŝata de la nacia ĉefvojo 101.
Konataj loĝantoj laŭ la stato de 2022
[redakti | redakti fonton]- kompreneble ĉi-tie listiĝu nur tiuj, por kiuj esperantlingva artikolo ekzistas - por aliaj loĝantoj eblas eventuale legi en aliaj lingvoversioj, sed tiu-ĉi esperantlingva listo jam estas imprese longa -
- Iggy Azalea, rap-kantistino kaj kantaŭtorino
- Kaley Cuoco, aktorino
- Miley Cyrus, kantaŭtorino
- Jamie Foxx, aktoro
- Selena Gomez, aktorino, kantistino
- Rob kaj Kim Kardashian, televidaj konatuloj
- Leona Lewis, popmuzika kantistino, tekstistino kaj aktivistino
- Jennifer Lopez, kantistino, aktorino kaj entreprenistino
- Madonna, kantistino/aktorino
- Howie Mandel, komediisto kaj televida prezentisto
- Denise Richards, aktorino kaj modelulino
- Vin Scully (1927–2022), eksa prisporta ĵurnalisto
- Nicolette Sheridan, aktorino
- Jessica Simpson, kantistino
- Will Smith, rap-kantisto kaj aktoro, kun edzino Jada, filo Jaden kaj filino Willow Smith, ĉiuj same aktoroj kaj kantistoj
- Britney Spears, pop-kantistino
- Kanye West, rap-kantisto kaj produktoro