Roberto Donadoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roberto Donadoni
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1963 (1963-09-09) (60-jaraĝa)
en Cisano Bergamasco
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
vdr

Roberto Donadoni (prononco [roˈbɛrto donaˈdoni]) estas itala futbaltrejnisto kaj ekse profesia futbalisto. Li naskiĝis la  9-an de septembro 1963(nun 1963-09-09) en Cisano Bergamasco, do nun estas 60-jara. Ekde sia aktiva sportista kariero, li de 1982 ĝis 2000 interalie profesie ludis futbalon en la unuaj viraj teamoj de la kluboj Atalanta Bergamo, AC Milan kaj en 1996–1997 New York MetroStars (kiu ekde 2006 nomiĝas New York Red Bulls). En la periodo 1986 ĝis 1996 li ankaŭ membris en la itala nacia teamo de futbalo. Ekde la jaro 2001 li estas futbaltrejnisto de pluraj profesiaj teamoj, laŭ stato de la jaro 2012 de la klubo Parma FC.

Inter la jaroj 2006 kaj 2008, post la por la itala teamo tre sukcesa Futbala Mondpokalo 2006, li estis la ĉeftrejnisto de la itala nacia teamo de futbalo. Lia teamo kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, sed en ĝi atingis nur la kvaronfinalon - kompare malbonŝanca rezulto.