Russell Procope

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Russell Procope
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1908 (1908-08-11)
en Nov-Jorko
Morto 21-an de januaro 1981 (1981-01-21) (72-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo klarnetisto • saksofonisto • ĵazmuzikisto
vdr

Russell PROCOPE (naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1908 en Novjorko; mortis la 21-an de januaro 1981 samurbe) estis usona klarnetisto kaj aldosaksofonisto de ĵazo. Li diskoniĝis pro sia longa membreco en la Orkestro Duke Ellington, kie li krom Jimmy Hamilton ankaŭ estis aŭdebla kiel soloklarnetisto.

La fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Procope alkresksi en la kvartalo San Juan Hill, kie li vizitis kune kun Benny Carter la lernejon. Lia unua muzikinstrumento estis la violono, kiun li ekludis en la aĝo de ses jaroj, poste li transiris al klarneto kaj al aldosaksofono. En la aĝo de dudek jaroj li komencis muziki profesie, unue kun Billy Freeman en 1926, poste kun Jelly Roll Morton en 1928, sekvatempe en la bandoj de Benny Carter, Chick Webb, Fletcher Henderson, Tiny Bradshaw, Teddy Hill kaj Willie Bryant.

En la jaro 1938 Procope anstataŭis saksofoniston Pete Brown en la sesopo de John Kirby, en kiu li ĝis 1945 ludis aldosaksofonon (mallonge interrompite pro sia rekrutiĝo). Procope ja nur diskoniĝis per sia verkado ĉe Kirby. En 1938 li muzikis en la studiobando de „ĵazbarono“ Timme Rosenkrantz.

En la elingtona bando kaj poste[redakti | redakti fonton]

Procope fariĝis en 1946 membro de la Orkestro Duke Ellington, post kiam li estis anstataŭinta Oton Hardwick je prezentado en Worcester (Masaĉuseco), kaj restis en la bando ĝis la morto de Ellington en la jaro 1974. Kiel ĉiuj membroj de la elingtona lignoblovistoj (escepte aldosaksofoniston Johnny Hodges kaj tenorsaksofoniston Paul Gonsalves) Procope ludis kaj saksofonon kaj ankaŭ klarneton, kaj ĉi-lasta estis la muzikilo, per kiu lin Ellington prefere okupigis. Kvankam estante kapabla saksofonisto kaj tenora kaj alda, Procope plejmulte estis admirata pro siaj klarnetsolaĵoj, kiuj formis varman kontraston al la sono de lignoblova sekcio ĉirkaŭ Jimmy Hamilton. La kontrasto inter la du klarnetistoj esta aŭdebla sur la triparta suito "Idiom '59"; Ellington cedis al Procope la soladon por la iom malrapida unua parto, antaŭ ol Hamilton ludas sian unuan klarnetsolaĵon kaj la transkondukan bluso-solaĵon al la pli svinga dua parto. Procope ankaŭ persone estis alte respektata de Ellington kaj de la kunbandanoj pro sia fideleco.

Post la morto de Ellington Procope vojaĝis kun la triopo de Brooks Kerr kaj muzikis kun Sonny Greer. Ekde 1970 ĝis 1973 li gajnis la recenzistan pridemandadon de Down Beat. En 1976 li ankoraŭ muzikis kun Wild Bill Davis kaj Chris Barber en Anglujo.

Krom la sonregistraĵoj ĉe la bando de Duke Ellington Russell Procope verkis albumojn kun Billy Strayhorn, Ella Fitzgerald, Fletcher Henderson, John Kirby, Lionel Hampton, Maxine Sullivan kaj Teddy Hill.

Russell Procope priverkis je sia klarnetluda stilo influojn de Omer Simeon, Sidney Bechet kaj Johnny Dodds, lian ludon de aldosaksofono stampis la stiloj de Benny Carter kaj Hilton Jefferson.[1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Rimarko[redakti | redakti fonton]

  1. Citita laŭ Kunzler, p. 945