Władysław Kozakiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Władysław Kozakiewicz
Władysław Kozakiewicz en 2016 jaro
Władysław Kozakiewicz en 2016 jaro
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1953 (1953-12-08) (70-jaraĝa)
en Šalčininkai
Lingvoj germanapola
Loĝloko Bissendorf
Ŝtataneco PollandoGermanioSovetunio
Alma mater Eugeniusz Piasecki Academy of Physical Education in Poznan
Okupo
Okupo atleto • politikisto
vdr

Władysław Kozakiewicz (naskiĝis la 8-an de decembro 1953 en Soleczniki apud Vilno) estas pola atletikisto kaj stangoaltsaltisto.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

La 30-an de julio 1980 gajnis la titolon de olimpika majstro pri stangoaltsaltado en Moskvo kun la rezulto 5,78 m – samtempe fiksante novan mondrekordon. En la olimpika konkurado rivalis kun rusa kaj pola sportistoj kaj kun malamike agordita spektantaro. Fiksita en la memoro pro dufoja ofenda gesto, kiun faris direkte al la fajfanta publiko de sovetaj spektantoj, pro kio poste rusa ambasadoro en Pollando postulis forpreni de li la oran medalon.

Dum sia sporta kariero 8-foje plibonigadis la rekordon de Pollando. Li ankaŭ estis 10-foja majstro de sia lando.

En 1985 forveturis por ĉiam al Germanio. Post ricevo de la germana civitaneco plibonigis rekordon de la Federacia Respubliko Germanio. Dum multaj jaroj loĝis en Elze apud Hannover.

Li estis distingita per la ora kaj arĝenta medaloj pro Eminentaj Sportaj Atingoj kaj per Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta (1980). Heroo de la libro "Gesto de Kozakiewicz" verkita de Ireneusz Pawlik (1994).

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1998–2002 estis konsilanto de la Konsilio de Urbo Gdynia, la mandaton gajnis helpe de Solidareco. Tiutempe li estis prezidanto de Sporta Komisiono de la Unio de Baltaj Urboj. En 2011 sensukcese kandidatis al Sejmo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]