Simeono Bekbulatoviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simeono la 2-a Bekbulatoviĉ
Caro kaj Grandduko de la tuta Rusio
Regado 1575 - 1576
Antaŭulo Johano la 4-a
Sekvanto Johano la 4-a
Kronado 1575
Persona informo
Симеон Бекбулатович
Naskonomo ساین بولاط
Naskiĝo ?
Morto 5-a de januaro, 1616
en Moskvo
Tombo Monaĥejo Simonov vd
Religio ortodoksismo vd
Familio
Dinastio Gerai
Patro Bek-Bulat
Edz(in)o Anastasija Mstislavskaja
Profesio
Okupo politikisto vd
Ĥano de Kasimov
Dum 1567 - 1573
Antaŭulo Ŝigaleo
Sekvanto Mustafa-Ali ĥano
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sain-Bulat Ĥan (aŭ Simeono la 2-a Bekbulatoviĉ) (ruse Симеонъ Бекбулатовичъ, tatare Sainbulat, Саинбулат, ساین بولاط) (mortis la 5-an de januaro, 1616) — estis ĥano de Kasimov (1567 - 1573), filo de sultano Bek-Bulat, pranepo de ĥano Aĥmedo, reganto de Granda Hordo. Kune kun patro li iĝis servi de Johano la 4-a. Partoprenas en Livonia milito. Dum tempo de Opriĉnina kaj laŭ volo de Johano la 4-a, Simeono estis Rusia caro ekde 1575 ĝis 1576 kvankam ido de Ĝingis-Ĥano ne havis realan potencon. Poste li estis ankaŭ Grandprinco de Tver (ekde 1576).

Grandprinco Simeono Bekbulatoviĉ[redakti | redakti fonton]

Je julio de 1573 laŭ insisto de Johano la 4-a Sain-Bulat kristaniĝis kaj iĝis Simeono. Tiam li edziniĝas, lia edzino estis parencino de Sofia Paleolog - avino de Johano la 4-a. Simeono havis ses gefiloj: Teodoro, Demetrio, Johano, Eŭdokia, Maria kaj Anastasia. Ili estis lastaj idoj de Johano la Granda. Simeono mortis poste de liaj gefiloj kaj edzino, kia mortis la 7-an de junio, 1607 post monaĥiĝo laǔ nomo Aleksandra.

Je 1575 caro Johano «abdikis» kaj carigis Simeonon. Simeono estis Grandprinco kaj caro de la tuta Rusio dun 11 monatoj. Je 1576 Johano recariĝis kaj donis al Simeono titolon de Grandprinco de Tver. Dum regado de Simeono Rusio estis duigita: estis lando de Simeono kaj lando de Johano, sed fakte Johano regis mem.

Post morto de Johano la Terura caro Boris Godunov ekzilis Simeonon en fora urbo kaj blindigis lin. Falsa Demetrio la 1-a monaĥigis lin sur nomo Stefano (1606). Caro Bazilo Ŝujski ekzilis lin en Solovecaj insuloj. Li forpasis je 5-a de januaro 1616. Kelkiuj politologoj komparis Simeonon kun eksa rusia prezidento Dmitrij Medvedev

Antaŭe:Ĥano de KasimovPoste:
Ŝaĥ-Ali ĥano1567-1573Mustafa-Ali ĥano
Antaŭe:Caro de la tuta RusioPoste:
Johano la 4-a1575-1576Johano la 4-a