Tosaka Jun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tosaka Jun
Persona informo
戸坂潤
Naskiĝo 27-an de septembro 1900 (1900-09-27)
en Tokio
Morto 9-an de aŭgusto 1945 (1945-08-09) (44-jaraĝa)
en Nagano
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Universitato de Kioto vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tosaka Jun 戸坂 潤; naskita 1900-09-27 en Tokio; mortis 1945-08-09 en Nagano) estis japana filozofo, kiu simpatiis kun marksismo. Lia kritika sinteno kontraŭ la registaro kaj la politiko por milito rezultis plurfoje enprizonigon. Li mortis en prizono pro tieaj malbonaj kondiĉoj.

En 1916 Tosaka publikigis longan tekston en la gazeto de sia lernejo sub la titolo „Kion instruas al ni la mondmilito?“, kiu havis naciisman tonon. En la sama gazeto li publikigis en 1917 plian tekston kun la titolo "evolucia teorio de la ŝtato". Dum marto 1918 li faris la finan ekzamenon je la mezlernejo kaj transiris al la naturscienca fako de la renoma Daiichi kōtō gakkō kun ĉeffako matematiko. Tiu lernejo estis tiam fakte la prepara instituto de la imperiaj universitatoj.

En 1920 li estis ekzamenita por la militservo kaj juĝita tute taŭga. Li sin devontigis por unu jaro, sed estis lasita for ĝis la finigo de la lernejo.

Dum marto 1921 Tosaka faris la finan ekzamenon kaj iris al la imperiestra universitato Kioto, tie studis ĉe Niŝida Kitaro kaj Tanabe Hajime. Li koncentriĝis pri filozofio de matematiko, kaj filozofio de la spaco (speciale ĉe Kant) kaj filozofio de natursciencoj. Post la ekzameno en la fako filozofio li enmatrikuliĝis en 1924 en la plialtgrada studo de la imperiestra universitato Kioto.

Dum aprilo 1924 li malsaniĝis je pleŭrito (enflamo en la brusto). Post iom longa malsano li iris dum julio al kuracado en la prefekturon Iŝikaŭa, kie li sukcesis tute resaniĝi. Je la 12-a de januaro 1925 li komencis volontule sian militservon je artileria kompanio en prefekturo Iŝikaŭa.

Post laboro kiel docento li estis nomumita profesoro je la Otani-Universitato kaj docento je la Universitato de Komerco de Kobeo (japane 神戸商科大学 (こうべしょうかだいがく), Kōbe shōka daigaku) por la fako filozofio.

Dum aprilo 1930 li estis arestita pro esploro, ĉar li estis gastiginta membron de la japana komunista partio en sia domo, kiu estis fuĝinta. Tiam komencis sia intensa okupiĝo pri marksismo, la kritiko de ideologioj kaj filozofio de historio.

Dum aprilo 1931 li fariĝis sukcesanto de Miki Kijoŝi je la katedro pri filozofio je la Hosei-Universitato en Tokio.


Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kagaku hōhōron (Pri la scienca metodo, 1929)
  • Ideorogī no ronrigaku (La logiko de la ideologio, 1930)
  • Ideorogī gairon (Baza principo de la ideologio, 1932)
  • Shisō to fūzoku (Pensado kaj kutimo, 1936)
  • Shisō to shite no bungaku (Literaturo kiel pensado, 1936)
  • Nihon ideorogiiron (La japana ideologio, 1936)
  • Kagakuron (Pri la scienco, 1936)
  • Sekai no ikkan to shite no Nihon (Japanio kiel regiono de la mondo, 1937)
  • Dokushohō (Mia metodo de legado, 1939)
  • Gijutsu no tetsugaku (Filozofio de la tekniko, 1939)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dilworth, David A., Valdo H. Viglielmo kaj Augustin Jacinto Zavala (Hg.): Sourcebook for modern Japanese Philosophy. Westport: Greenwood Press 1998, 321-325.
  • Schäfer, Fabian (eld.): Tosaka Jun. Ideologie - Medien - Alltag. Leipzig: Leipziger Universitätsverlag 2011.