Charles Kasiel Bliss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Kasiel Bliss
Persona informo
Naskonomo Karl Kasiel Blitz
Naskiĝo 5-an de septembro 1897 (1897-09-05)
en Ĉernivco
Morto 13-an de julio 1985 (1985-07-13) (87-jaraĝa)
en Sidnejo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco AŭstrioAŭstralioCislajtio vd
Alma mater Teknika Universitato ĉe Vieno vd
Profesio
Okupo lingvisto • semiotician • kemia inĝeniero • inventisto vd
Laborkampo interlingvistiko vd
Verkado
Verkoj Blisa skribo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charles BLISS naskita kiel Karl Kasiel BLITZ (n. en 1897 en Ĉernivco - tiam Aŭstrio-Hungario, nun Ukrainio - mortis en 1985 en Sidnejo, Aŭstralio) estis kemia inĝeniero kaj semiotikisto, sed estas plej konata pro la kreado de la pasigrafion Bliss, senalfabeta skribo pere de simboloj, legebla en ĉiu lingvo.

Charles K. Bliss, arikivoj de Dachau (Arolsen).
Charles K. Bliss, arikivoj de Dachau (Arolsen).

Li studis kemion, kaj laboris en patentoficejo. Li aŭtoris la pasigrafion Bliss. La unua nomo por ĉi tiu projekto estis "Monda Skribo", Charles Bliss interesiĝis pri la ĉinaj signoj, kiujn li opiniis ideogramoj, kaj lernis interpreti ilin. Ĉina instruisto klarigis al li, ke ĉinaj tekstoj en diversaj dialektoj estas legeblaj de homoj, kiuj ne povintus interkompreniĝi pere de paroloj. Inspirita de tio, li komencis disvolvi bildan lingvon, kiun li unue nomis "Monda verkado" sed poste Semantografio . Li publikigis la verkon Internacia Semantografio: Nealfabeta Simbola Skribo legebla en ĉiuj lingvoj en tri volumoj en 1949, sed la akcepto estis mojosa. Ekde 1965 ĝi trovis aplikon en multaj landoj, unue en Kanado, nome kiel komunikilo por handikapuloj kiuj ne kapablas regi ordinaran lingvon[1].

Li estis supervivanto de du naziaj koncentrejoj (Dachau kaj Buchenwald)[2]. Dum la dua mondmilito li ŝanĝis sian nomon al Charles BLISS kaj rifuĝis al Ŝanhajo. Li translokiĝis al Aŭstralio kaj akiris aŭstralian civitanecon.

Charles Bliss estis portretita en la aŭstralia-kanada filmo Mr Symbol Man de 1974[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Timeline of Charles Bliss' Life
  2. (de) Sozusagen!: Clemens J. Setz über Kunstsprachen und Sprachkünstler Arkivigite je 2021-07-20 per la retarkivo Wayback Machine, apple podkasto
  3. (en) 'Symbol Man' an ANU Fellow, p.10, The Canberra Times, la 29-an de marto 1979,

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]