István Király (literaturhistoriisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Király
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1921 (1921-07-15)
en Ragály
Morto 19-an de oktobro 1989 (1989-10-19) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)o Kálmán Király
Infano Júlia Király
Okupo
Okupo politikisto • literaturhistoriisto • bibliotekisto • literaturkritikisto
vdr

István KIRÁLY [iŝtvAn kirAj], laŭ la hungara skribmaniero Király István estis hungara literaturhistoriisto, profesoro, bibliotekisto, membro de Hungara Scienca Akademio. Lia filino estis Júlia Király.

István Király naskiĝis la 15-an de julio 1921 en Ragály. Li mortis la 19-an de oktobro 1989 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Király frekventis gimnazion en Sárospatak, poste universitaton en Budapeŝto, fine li plulernis en Berlino. Li ekinstruis en Debrecen, poste li estis bibliotekisto, baldaŭe li edukis en ELTE. Inter 1957-1959 li instruis en universitato de Szeged. Li longe redaktis diversajn revuojn kaj enciklopediojn. Li estis ankaŭ parlamentano ekde 1971. Li ricevis premion Kossuth en 1953, poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Kálmán Mikszáth 1952
  • Világirodalmi Lexikon I-XI (Mondliteratura leksikono) 1970-1989
  • Endre Ady 1970
  • Kultúra és politika (Kulturo kaj politiko) - artikoloj, studoj, eseoj - 1987

Fontoj[redakti | redakti fonton]