István Szabó (tradukisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Szabó
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1801 (1801-07-04)
en Bakonyszentkirály
Morto 27-an de marto 1892 (1892-03-27) (90-jaraĝa)
en Kazár
Lingvoj hungaraantikva greka vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto • tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

István SZABÓ [iŝtvAn sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó István estis hungara tradukisto, pastro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.

István Szabó naskiĝis la 4-an de julio 1801 en Bakonyszentkirály. Li mortis la 27-an de marto 1892 en Kazár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Szabó frekventis lernejojn en Pápa kaj Rozsnyó. En 1826 li pastriĝis, poste en diversaj lokoj li estis pastro, lastfoje en Kazár, kie li mortis. En 1839 li membriĝis en MTA. Tiutempe li estis la plej grava tradukisto el la greka kulturo.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Görög virágok az Anthologiából (Grekaj floroj el la Antologio) 1834
  • Aesop meséi (Fabeloj de Ezopo) 1846
  • Homeros Iliasa (Homero: Iliado) 1853
  • Homer Odysseaia (Homero: Odiseado) 1857
  • A Muzsák eredete és a nevök jelentése (Origino de muzoj kaj iliaj signifoj) 1891

Fontoj[redakti | redakti fonton]