Gottfried Semper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gottfried Semper
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1803 (1803-11-29)
en Hamburgo
Morto 15-an de majo 1879 (1879-05-15) (75-jaraĝa)
en Romo
Tombo Tombejo nekatolika (Romo)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Hamburgo
Alma mater Universitato de Göttingen • Gelehrtenschule des Johanneums • Munkena universitato
Familio
Patro Christian Gottfried Emanuel Semper
Frat(in)o Johann Carl Semper
Infanoj Manfred Semper • Emanuel Semper • Hans Semper • Anna von Sickel
Okupo
Okupo arthistoriisto • arkitektoinstruisto • universitata instruisto • instruisto
Verkoj Semper-Operejo
Semper Synagogue
Arthistoria Muzeo
Natural History Museum, Vienna
Palaco de Schwerin
vdr

Gottfried Semper (naskiginta la 29-an de novembro 1803 en Hamburgo; mortinta la 15-an de majo 1879 en Romo) estis germana arĥitekto kaj altlerneja instruisto en la mezo de la 19-a jarcento.

Gottfried Semper, litografio el 1848

Semper en Dresdeno[redakti | redakti fonton]

Semper estis vokita la 17-an de 1834 al Dresdeno kiel profesoro pri arĥitekturo ĉe la Akademio de la Bildartoj.

En 1837 li prezentis la unuajn planojn por pliampleksigo de la Dresdena Zwinger kaj de Kortega Teatrejo. El tiuj ĉi oni realigis ĝis 1841 la unuan novan kortegoteatrejon (1869 bruldetruita). La planojn por la Zwinger-forumo li plurfoje priverkis, tamen oni ne realigis ilin. Anstataŭe oni decidis en 1846, finfari la Zwinger al nordoriento per pentraĵogalerio. Semper vojaĝis al Italujo, por tie konatiĝi tie kun galerioj. La plano, kiun li prezentis, estis akceptata kaj oni jam someron de 1847 komencis la konstrulaborojn. Post la fuĝo de Semper el Dresdeno en 1849 pro partopreno de la Dresdena Majribelo la landa konstruestro Karl Moritz Haenel ricevis la taskon finfari la konstruaĵon (ĝis 1855).

Krom ĉi tiuj grandaj mendoj ankaŭ ekestis aliaj konstruaĵoj, kiuj nesepareble estas ligitaj kun lia nomo, ekzemple Maternihospitalo, la sinagogo (detruita en la epoko de naziismo), la urbopalaco de Oppenheim, la vilao kaj la Vilaon Rosa, konstruita por bankisto Martin Wilhelm Oppenheim. Ĉi-lasta validas kiel pratipo de germana vilaa arĥitekturo.

Oranĝerio de Kastelo Muskau, konstruita en1840

La Germana Revolucio atingis majon de 1849 ankaŭ Dresdenon, kie okazis la Dresdena Majribelo. Gottfried Semper kaj lia amiko Richard Wagner batalis kiel fervoraj respublikanoj por civitanaj fundamentaj rajtoj. Kiel ano de la dresdena urba milicio Semper alikonstruigis barikadojn, tiel ke ĉi tiuj estis pli efike defendeblaj. La ribelo finfine fiaskis la 9-an de majo 1849. Semper devis fuĝi, ĉar la nova reakciisma registaro publikigis kaptordonon kontraŭ revoluciulo. Lia familio komence restis en Dresdeno.

Inter 1871 kaj 1878 li komisiis sian filon Manfred konstrui la posteulan teatrejon, kiu anstataŭos la malnovan bruldetruitan. Ĉar li ne rajtis iri al Saksujo, li sendis siajn planojn al li, kaj tiu ĉi realigis la konstruaĵon, la nunan Semper-Operejon.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Francis Mallgrave: Gottfried Semper. Ein Architekt des 19. Jahrhunderts. gta-Verlag, Zuriko 2001, ISBN 3-85676-104-7.
  • [[Winfried Nerdinger, Werner Oechslin: Gottfried Semper 1803–1879. Architektur und Wissenschaft. gta-Verlag, Zuriko 2003, ISBN 3-7913-2885-9.
  • Michael Gnehm: Stumme Poesie. Architektur und Sprache bei Gottfried Semper. (= Studien und Texte zur Geschichte der Architekturtheorie.) gta-Verlag, Zuriko 2004, ISBN 3-85676-127-6.
  • Henrik Karge (eldonisto): Gottfried Semper. Dresden und Europa. Die moderne Renaissance der Künste. Akten des Internationalen Kolloquiums der Technischen Universität Dresden aus Anlass des 200. Geburtstags von Gottfried Semper. Deutscher Kunstverlag, Munkeno / Berlino 2007, ISBN 978-3-422-06606-9.
  • Peter Noever (eldonisto): Gottfried Semper. The Ideal Museum. Practical art in metals and hard materials. Schlebrügge, Vieno 2007, ISBN 978-3-85160-085-8.
  • Rainer G. Richter: Von Hamburg bis Rom und sehr viel dazwischen. Gottfried Semper (1803–1879) zum 200. Geburtstag. Architektur und Keramik im Historismus Sempers. En: Keramos, kajero 182 (2003).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]