Universitato de Lund
Aspekto
Universitato de Lund | |||||
---|---|---|---|---|---|
Lunds universitet | |||||
universitato registara organizaĵo de Svedio | |||||
moto | Ad utrumque paratus (Preparita por ambaŭ: kaj libro kaj glavo) | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1666 | ||||
fondinto(j) | Karolo la 11-a vd | ||||
speco | ŝtata | ||||
jara budĝeto | 700 milionoj da € (2011) | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 55° 42′ 21″ N, 13° 11′ 36″ O (mapo)55.70583333333313.193333333333Koordinatoj: 55° 42′ 21″ N, 13° 11′ 36″ O (mapo) | ||||
lando | Svedio | ||||
urbo | Lund, Svedio | ||||
adreso | Paradisgatan 2, 223 50 Lund | ||||
poŝtkodo | 22100 | ||||
Estraro | |||||
gvidanto | vickanceliero prof. Per Eriksson | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 28 458 (2011 ) | ||||
nombro de kunlaborantoj | 5 231 (2008) | ||||
el tio profesoroj | 558 (2007) | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
filiita al | |||||
| |||||
filioj | |||||
vd | |||||
| |||||
jura formo | state entity vd | ||||
| |||||
La Universitato de Lund – svede Lunds universitet, latine Universitas Lundensis - estas la publika universitato en la urbo Lund en suda Svedio. Ĝi oficiale estis fondita en la 19-a de decembro 1666, sed jam ekde la jaro 1425 ekzistis antaŭformo de la hodiaŭa universitato, tiam nomata studium universale (do "universala studaro"). La universitato portas la kromnomon Academia Carolina kaj estas inter la plej grandaj de Skandinavio . Ĝi estas membro de la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj, angle League of European Research Universities, reto de science aparte altrangaj altlernejoj. Krom en la urbo Lund, okazas universitata branĉo en la urbo Helsingborg kun 3000 studentoj kaj la Teaterhögskolan (teatra altlernejo) en Malmö.
Famaj universitatanoj
[redakti | redakti fonton]- Samuel Pufendorf (1632-1694) germana juristo
- Johan Jacob Döbelius (1674–1743) profesoro de medicino
- Peter Estenberg (1686-1740) helenisto, profesoro, kaj konsilisto de la reĝo Stanisław Leszczyński el Pollando
- Carolus Linnaeus (1707-1778) botanikisto kaj patro de la moderna taksonomio
- Johan Gottschalk Wallerius (1709-1785) kemiisto kaj mineralogo
- Anders Jahan Retzius (1742-1821) naturalisto.
- Lars von Engeström (1751-1826) ŝtatestro kaj diplomato
- Bengt Lidner (1757-1793) poeto
- Thomas Thorild (1759-1808) poeto, kritikisto kaj filozofo.
- Carl Fredrik Fallén (1764-1830) botanikisto kaj entomologo.
- Erik Acharius (1757–1819) kuracisto kaj botanikisto
- Esaias Tegnér (1782-1846) poeto, episkopo de Växjö
- Axel Gustaf Gyllenkrok (1783-1865) zoologo.
- Carl Adolph Agardh (1785-1859) naturalisto (botanikisto) kaj klerikulo, episkopo de Karlstad.
- Johan Wilhelm Zetterstedt (1785-1874) entomologo.
- Per Georg Scheutz (1785-1873) inĝeniero pri komputado
- Elias Magnus Fries (1794-1878) mikologo
- Anders Retzius (1796-1860) anatomiisto
- John Ericsson (1803-1889) elpensisto
- Anders Gustaf Dahlbom (1806–1859) entomologo.
- Otto Lindblad (1809-1864) komponisto
- Carl August Hagberg (1810-1864) lingvisto kaj tradukisto
- Jacob Georg Agardh (1813-1901) botanikisto.
- Arvid Posse (1820-1901) sveda ĉefministro
- Martin Wiberg (1826-1905) elpensisto, maŝinoj generantaj je logaritma tabelo
- Axel Möller (1830-1896) astronomo
- Gustaf Retzius (1842-1919) anatomiisto.
- Albert Victor Bäcklund (1845-1912) matematikisto kaj fizikisto
- Hildegard Björck (1847-1920) unua virino kiu konkludis akademian gradon en Svedio
- Knut Wicksell (1851-1926) ekonomikisto
- Johannes Rydberg (1854-1919) fizikisto
- Carl Charlier (1862-1934) astronomo, direktoro de la Observatorio de Lund
- Elis Strömgren (1870-1947) astronomo, Directoro de la Observatorio de Kopenhago
- V. Walfrid Ekman (1874-1954) oceanografo
- Thomas Mann (1875–1955) novelisto (1949) kaj Nobelpremiito
- Torgny Segerstedt (1876-1945) ĵurnalisto kaj erudiciulo pri kompara religio
- Ernst Wigforss (1881-1977) lingvisto kaj politikisto
- Manne Siegbahn (1886-1978) fizikisto
- Marcel Riesz (1886-1969) matematikisto
- Östen Undén (1886-1974) Rector Magnificus de la Universitato de Upsalo
- Knut Lundmark (1889-1958) astronomo kaj direktoro de la Observatorio de Lund
- Per Edvin Sköld (1891-1972) franca ministro
- Gunnar Malmquist (1893-1982) astronomo
- Frans Gunnar Bengtsson (1894-1954) verkist
- Oskar Klein (1894-1977) fizikisto
- Bertil Ohlin (1899-1979) liberala estro kaj ekonomikisto, Nobel premiito
- Tage Erlander (1901-1985) sveda ĉefministro
- Sten Broman sv:Sten Broman (1902-1983) muzikisto kaj muzik-kritikisto
- Rune Elmqvist (1906-1996) elvolviganto de la unua movebla pasmarkilo
- Gunnar Jarring (1907-2002) ambasadoro, diplomato de la Unuiĝintaj Nacioj kaj erudiculo pri turkaj lingvaĵoj
- Sune Bergström (1916-2004) biokemiisto, Nobel premiito
- Torsten Hägerstrand (1916-2004) kultura geografo
- Lars Gårding (1919-) matematikisto
- Carl Hellmuth Hertz (1920-1990) pioniro pri ultrasonografio
- Judith Wallerstein (1921-2012) psikologo kaj esploristo
- Vivi Vajda, paleontologo