Samuel Pufendorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Samuelis de Pufendorf
(1632-1694)
Historicus Germanicus
Historicus Germanicus
Persona informo
Naskiĝo 8-a de januaro 1632
en Dorfchemnitz (Zwönitz), Flago-de-Germanio.svg Germanio
Morto 13-a de oktobro 1694
en Berlino, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Lingvoj latina lingvogermana lingvo [#]
Alma mater Universitato de Lepsiko
Universitato de Jena
Universitato de Hajdelbergo
Universitato de Lund
Familio
Gefratoj Esaias Pufendorf [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Samuel von Pufendorf (1632-1694) (* Dorfchemnitz (Zwönitz), en la 8-a de januaro 1632 - Berlino, en la 13-a de oktobro 1694)[1] estis germana juristo, filozofo, ekonomikisto, ŝtatestro kaj historiisto. Inter liaj plej gravaj realigoj estas liaj komentarioj kaj revizioj pri la naturleĝaj teorioj de Thomas Hobbes kaj Hugo Grotius. Liaj havis du fratojn: Jeremias Pufendorf (1623–1703)[2] kaj Esaias von Pufendorf (1628-1689)[3].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de germana predikanto Esaias Elias Pufendörfer (1592-1648)[4][5][6] kaj li estis destinita al la ministerio ankaŭ. Unue li studis en la Duka Lernejo de Grimma, poste li estis sendita por studi teologion en la Universitato de Lepsiko. La strikta kaj dogma instruo estis naŭza al Pufendorf, kaj baldaŭ li forlasis la teologion je la studado de publika rajto. Post lasi Lepsikon, Pufendorf relokiĝis en la Universitato de Jena, kie li formis intiman amikecon kun la matematikisto Erhard Weigel (1625-1699)[7], kies influo helpis lin elvolvigi lian rimarkindan karaktero-sendependecon. Sub la influo de Weigel, li komencis legi Hugo Grotius, Thomas Hobbes kaj René Descartes.

Pufendorf lasis Jena en 1658 kiel Magistro kaj fariĝis mentoro al la familio de la sveda diplomato Petrus Julius Coyet (1618-1667)[8][9], unu el la rezidantaj ministroj de la reĝo Karlo Gustavo, en Kopenhago, kun la helpo de sia frato Esaias von Pufendorf, kiu tiam estis germana diplomato en Svedio.

Tiuepoke, Karlo Gustavo penis altrudi nedeziratan aliancon kun Danio, kaj meze de la intertraktatoj la sveda reĝo malfermis la pordon al malamikecoj. La kolero de la danoj turniĝis kontraŭ la senditoj de la sveda suvereno, Coyet sukcesis fuĝu sed la dua ministro, Sten Bielke, kaj la resto de lia ekipo arestiĝis kaj estis ĵetitaj en malliberejon. Pufendorf suferis ĉi-malfeliĉon, kaj dum ok monataj li teniĝis en arestejo. Dum tiu tempo, li okupadis sin per la legadoj de la verkoj de Hugo Grotius kaj Thomas Hobbes kaj mense konstruis ian sistemon pri universala leĝo. En la fino de sia kaptiteco, li akompanis siajn lernantojn, filojn de Coyet, al la Universitato de Lejdeno.

Liaj verkoj estis adoptitaj kiel givdlibroj en la Universitato de Koimbro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

De jure naturae et gentium, 1744).
  • Commentarium de rebus suecicis libri XXVI., ab expeditione Gustavi Adolphi regis in Germaniam ad abdicationem usque Christinae - 1686
  • De Habitu Christianæ Religionis ad Vitam Civilem (1687)
  • De iure naturae et gentium libri octo. 1672, deutsch: Acht Bücher vom Natur- und Völcker-Rechte / mit des … Johann Nicolai Hertii, Johann Barbeyrac u. a. hochgelehrten Männern außerlesenen Anm. erl. u. in die teutsche Sprach übers. Knochen, Franckfurt a. M. 1711.
  • De Iure Naturae et gentium - 1684
  • De jure naturae et gentium (1672)
  • De obligatione Patriam (1663)
  • De officio hominis et civis jŭta legem naturalem libri duo aŭ "Pri la rajto de la homo kaj de la civitano laŭ la natura leĝo" (1673)
  • De officio hominis et civis prout ipsi praescribuntur lege naturali. 1673
  • De rebus a Carolo Gustavo gestis (Stokholmo)
  • De Rebus Gestis Friderici Wilhelmi Magni Electoris Brandenburgici Commentariorum Libri Novendecim. Postum 1695.
  • De rebus gestis Friderici Wilhelmi Magni - 1733
  • De rebus gestis Philippi Augustae (1663)
  • De statu imperii Germanici (Amsterdamo, 1667) sub la pseŭdonimo de Severinus de Mozambano.
  • Einleitung zur Historie der vornehmsten Reiche und Staaten (1682)
  • Elementorum jurisprudentiae universalis - 1660
  • Elementorum jurisprudentiae universalis, libri duo - 1661
  • Polityke betrachtinge van de geestelyke monarchie des stoels te Romen - 1724
  • Schwedisch und Deutsche Kriegs-Geschichte, Von König Gustav Adolfs Feldzuge in Deutschland an, biß zur Abdanckung Der Königin Christina: Darinn zugleich beschrieben wird, Was die Cron Schweden selbige Zeit über mit andern Staaten von Europa zu thun gehabt; Nebst dem Osnabrügischen und Münsterischen Friedens-Schluße, Wie auch einem doppelten Register Der Sachen und Nahmen tapferer Leute und Familien, so in dieser Historie vorkommen, Band 1
  • Sieben Bücher von denen Thaten Carl Gustavs Königs in Schweden: Mit vortrefflichen Kupffern ausgezieret und mit nöthigen Registern versehen … Riegel, Nürnberg, postum 1697.
  • Über die Natur und Eigenschaft der christlichen Religion und Kirche in Ansehung des bürgerlichen Lebens und Staats. 1687.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj