Flavio Cotti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flavio Cotti
Persona informo
Flavio Cotti
Naskiĝo 18-an de oktobro 1939 (1939-10-18)
en Muralto
Morto 16-an de decembro 2020 (2020-12-16) (81-jaraĝa)
en Locarno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per COVID-19 vd
Lingvoj italafrancagermanaangla vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Friburgo • Collegio Papio vd
Partio Kristandemokratia Popolpartio de Svislando vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en BernoLocarno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Flavio Cotti, (n. 18-an de oktobro 1939, m. 16-an de decembro 2020) estis svisa politikisto, kiu naskiĝis en Muralto, Kantono Tiĉino, kaj estis civitano de Lavizzara. Li estis membro de la Federacia Konsilio de Svislando de 1986 ĝis 1999.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Flavio Cotti estis la filo de la komercisto Leone Cotti kaj de Agnese naskiĝinta Chiappini. Post gimnazio en Ascona kaj Sanro li studis juron en la Universitato de Friburgo kaj poste malfermis advokatejon kaj notariejon en Locarno. De 1967 ĝis 1975 li estis membro de la Granda Konsilio de Kantono Tiĉino. En la jaro 1975 li fariĝis membro de la kantona registaro de Svislando. En la jaro 1981 li fariĝis prezidanto de la Kristana popo-partio de Svislando. Ek de 1983 li estis membro de la Nacia Konsilio de Svislando. En la jaro 1986 li elektiĝis membro de la Federacia Konsilio. En la jaro 1991 kaj 1998 li estis federacia prezidanto de Svislando.

Fischhof-Premio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1999 Falvio Cotti ricevis la Fischhof-Premion de la Asocio de la Malplimultoj en Svislando por lia konstanta lukto kontraŭ rasa, etna kaj religia diskriminacio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]